Ĉjuanĝoŭ

urbo en la provinco Fuĝjano, Ĉinio
(Alidirektita el Quanzhou)

Ĉjuanĝoŭ (laŭ esperanta transskribo, ĉine 泉州市, pinjine Quánzhōu) estas urbo je prefektuja nivelo de Ĉinio. Ĝi situas en la provinco Fuĝjano - la provinca ĉefurbo Fuĝoŭo (福州市, pinjine Fuzhou), la urbo Sjamen (厦门市, pinjine Xiamen) kaj la urbo Ĉjuanĝoŭ estas la tri plej grandaj urboj de la provinco.

Ĉjuanĝoŭ
ĉine 泉州市
urbo je prefektuja nivelo
loka budhisma templo
loka budhisma templo
loka budhisma templo
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Lando Ĉinio
Provinco Fuĝjano
Poŝtkodo 362000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 435 185  (2010)
Loĝdenso 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo)24.91389118.58583Koordinatoj: 24° 55′ N, 118° 35′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 11286,59 km² (1 128 659 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ĉjuanĝoŭ (Ĉinio)
Ĉjuanĝoŭ (Ĉinio)
DEC
Ĉjuanĝoŭ
Ĉjuanĝoŭ
Situo de Ĉjuanĝoŭ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quanzhou [+]
vdr
la urba muzeo

Laŭ la censo de 2010 en la urbocentra teritorio vivis 1 435 185 homoj, en la metropola areo estis 6 107 475 kaj en la tuta urba prefektujo Ĉjuanĝoŭ estis 8 128 533. La metropola areo laŭ la stato de 2016 estas la 12-a plej granda de Ĉinio.

Geografio redakti

La urbo situas marborde, ĉe la markolo de Tajvano, kaj en la urbo estas aparta distrikto por investantaj firmaoj el Tajvano.

La distrikto Yongchun (永春县), elp. [jongĉun], estas Gubernio en la guberni-nivela grandurbo de Ĉjuanĝoŭ.

Esperanto en Ĉjuanĝoŭ redakti

En Ĉjuanĝoŭ de la 3-a ĝis 6-a de novembro 2016 okazos la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.[1]. Samedate kaj samloke okazos la 5-a ISOA, ILEI-Seminario de Orienta Azio kaj la 10-a Jarkunveno de IKEF-Ĉinio kiuj kunvenigas instruistojn kaj komercistojn el Ĉinio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj.

Eksteraj ligiloj redakti


Referencoj redakti


 
templo Kaĝjuan
 
konservita parto de la moskeo Ĉjingĝjing de 1009