Quararibea cordata

Quararibea cordata, aŭ la sudamerika sapoto kaj ĉupaĉupo, estas ne tro granda fruktarbo (ĝis alteco de 45 m). Ĝia hejmregiono estas la Amazona pluvarbaro. La fruktarbo kreskas en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. La oranĝe flavaj fruktoj, kiuj estas molaj, sukoplenaj kaj havas 2-5 semojn. La frukto estas manĝataj freŝe. La specio apartenas al la plantfamilio Malvacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Quararibea cordata

Biologia klasado
Genro: Quararibea
Specio: cordata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj.
Vendotaj fruktoj.

La fruktkvalito de la sudamerika sapoto estas ŝatata, sed la fruktkvalito diverskvalita, ĉar kelkaj arboj produktas fibrajn fruktojn kaj malmulte da laboro estis investita en pli bonaj fruktoj. La arboj kreskas plej bone sur humidaj kaj profundaj grundoj. Inundoj povas mortigi la arbojn.

Disvastigo redakti

Quararibea cordata estas tipaj arboj de la etendaĵoj de la Andoj. Ĝi kreskas en partoj de Brazilo, Venezuelo kaj Kolombio.

Ĉupaĉupo ne trovis grandan akcepton internacie kaj ne estas kultivata multe ekster ĝia hejma regiono. En 1964 la usona pomologo (fruktologo) Bill Whitman ricevis semojn el Peruo kaj plantis la arbon en sia ĝardeno, kie ĝi ricevis fruktojn en la ĝardeno de Harbour, Florido.

Eksteraj ligiloj redakti