Quarten
Quarten | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Koordinatoj | 47° 6′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.23333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.10000 °N, 9.23333 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2709 |
Areo | 61,90 km² |
Alteco | 548 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8883 |
Komunumkodo | 3295 |
Pri la komunumoRedakti
Quarten estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 2709 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
La komunumo Quarten konsistas el la vilaĝoj Oberterzen, Unterterzen, Quarten, Quinten, Mols, Murg, Tannenbodenalp kaj Flums-Grossberg, kiuj situas ambaŭ-flanke de la Valenlago.
TrafikoRedakti
Sur la teritorio de la Quarten troviĝas pluraj stacidomoj de la linio de laSvisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj tra Quarten ankaŭ pasas la valenlaga aŭtoŝoseo A2. La municipo Quinten atingeblas nur per ŝipo.
HistorioRedakti
Quarten ekzistas kiel politika komunumo ek de la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803. Ĝia unua dokumenta mencio tamen jam datiĝas el la jaro 801 kiel Quarto. [1]
TurismoRedakti
La ĉefa enspezfonto de la komunumo Quarten estas la turismo. Al la komunumo apartenas gravaj partoj de la municipo Flumserberge, kiu estas signifa skiregiono. De Unterterzen, kien semajnfine veturas rektaj regionaj trajnoj de Zuriko, kabin-aertelefero kondukas rekte al la skiregiono Flumserberge. Somere la Valenlago kaj la Murgvalo invitas al belaj migradoj.
Monda naturheredaĵoRedakti
Sargans apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo Quarten
- Oficiala retejo de la municipo Murg
- Quarten en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale