"Que sais-je?" (QSJ) (france: [kə sɛʒ]; laŭvorte: "Kion mi scias?", ISSN 0768-0066) estas redakcia kolekto eldonita de la Presses universitaires de France (PUF) en la franca lingvo. La celo de la serio estas provizi la laikan leganton kun alirebla enkonduko al kampo de studo verkita de fakulo en la kampo. Kiel tia, ili estas bona ekzemplo de haute vulgarisation (alta popularigo).

Que sais-je?
Kelkaj titoloj de la kolekto
Kelkaj volumoj de «Que sais-je?»
eldonkolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro Diversaj aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1941 – nuntempo
Loko Parizo
Eldoninto Presses universitaires de France
Eldonejo Presses universitaires de France
Trajtoj
Paĝoj 128 en ĉiu volumo
vdr

La devizo "Que sais-je?" estas prenata de la verkoj de franca eseisto Michel de Montaigne, konforme al renesanca humanisma pripenso, kiu siavice ŝuldis multon al la pripenso de Sextus Empiricus. La emblemo reprezentas kompason kaj stelon figurantan la Nordan Stelon.

Superrigardo redakti

Iniciatita en 1941 fare de Paul Angoulvent (1899–1976), kiu estis fondinto de la Presses Universitaires de France, la kolekto fariĝis granda sukceso, kaj je 2022 nombras super 4 200 titoloj fare de pli da ol 2 500 aŭtoroj. Diversaj titoloj estis tradukitaj al pli da ol 43 lingvoj.[1] Kelkaj titoloj vendis pli da ol 300 000 ekzempleroj (nome tiuj aŭtoritaj de Jean Piaget; Marksismo de Henri Lefebvre (1948) kaj Psikoanalizo de Daniel Lagache (1950)). La kolekto fakte konsistas el kelkaj malsamajn seriojn kaj ĉiujare inter 50 ĝis 60 novaj titoloj estas aldonitaj. Kiel tia, la kolekto facile konsistas la plej grandan kurantan enciklopedion en broŝura formato. Ĉiu aŭtoro entreprenas prilumi, en ĉiu verkaĵo, kaj la sciencan kaj la filozofian aspekton de la temo. Oni faras tiun koncize sen troa erudicio.

La gamo de temoj estas vere enciklopedieca, kovranta ĉiujn imageblaj sujetoj (por mencii kelkaj: epika kanto (chanson de geste), gastronomio kaj libera volo). Ne ĉiuj temoj estas akademiaj — ili povas inkluzivi nunajn aktualajn temojn, kiel perforto en sporto aŭ persona fiziktrejnado.[2][3] La prezentado de informo estas varia kaj povas konsisti de enkonduko, detala eseo pri studfako kaj skolo, aŭ analizo de aktualaj eventoj. Ĝis 2004, pli da ol 160 milionoj da kopioj estis vendita tutmonde.

La serio estas nekutima en pluraj manieroj: unue, la prezo por ĉiu volumo estas la sama kaj estas tenita ĉe la minimuma (9 aktuale de 2011) kaj ĉiu libro havas 128 paĝojn. La seriaj numeroj restas senŝanĝaj sed la titolo kaj verkinto(j) de seriano ofte ŝanĝiĝas tra la jaroj kiam la libro estas ĝisdatigita. Kiam titolo fariĝis malmoderna, ĝi povas esti retirita de la serio aŭ ĝi povas esti ĝisdatigita. Foje tio ĉi ĝisdatigo signifas kompletan re-verkadon, ekzemplo koncerne la Parfumerie [4] (n° 1888). Ĝi estis origine verkita de Edmond Roudnitska en 1980 kaj re-verkita de Jean-Klaŭdo Ellena en 2006, sed tenanta la saman nombron ene de la serio.

Serioj en la kolekto redakti

La identa formato kaŝas diversajn seriojn en de la kolekto. Precipe eblas distingi plurajn seriojn:

  • Enciklopedieca, kunmetita de monografioj dividitaj en 9 fakojn: juro-politiko, ekonomio, historio-geografio-arto, homa scienco, filozofio, psiko, religio, sciencoj-medicino, socio.
  • "La 100 vortoj...": lanĉita en 2005 kun La 100 vortoj de la ekonomio, ĉi tiu serio kunigas minivortarojn por malkovri fakon aŭ la vortprovizon de disciplino, sed ankaŭ nekutimajn enkondukojn aŭ sentemajn kaj subjektivajn vidpunktoj. Kun pli ol tiuj 80 titoloj oni havas ekzemple : "La 100 datoj...", "La 100 lokoj...", "La 100 rakontoj...", ktp.
  • Biografioj: Platono (n. 2010), Nietzsche (n. 2042), Homero (n. 2218), René Descartes (n. 3967), Ŝekspiro (n. 4033), Simone Weil (n. 4037), ktp.
  • Leksikonoj : Vocabulaire psychologique et psychiatrique (no 2739), Vocabulaire de l'islam (no 3653), Lexique de droit constitutionnel (no 3655), Lexique des symboles chrétiens (no 3697), Lexique des symboles de la mythologie grecque (no 4060), etc.
  • Antologioj: Francaj Konstituciaj Tekstoj (n-ro 2022), Fremdaj Konstituciaj Tekstoj (n-ro 2060), ktp.
  • "Kion mi scias? en 1 horo": sonlibroj legitaj de aktoroj (Fanny Cottençon, Thibault de Montalembert, Dominique Pinon...)

Esperanto redakti

 
L'Espéranto de Janton

Tre konata estas franclingva libro L'Espéranto, kiu aperis en la serio Que sais-je? verkita de franca universitata filologo kaj esperantisto Pierre JANTON (n° 1511, unue eldonita en 1973). Ĝi havis kvar eldonojn kaj estis tradukita al la hispana, germana, nederlanda, angla kaj persa lingvoj kaj – en 1988 – en Esperanton.[5]

Aliaj kolektoj kaj serioj pri scio redakti

La serio estas simila al aliaj serioj, nome Kolekto 128 eldonita de Armand Colin en Francio, Découvertes Gallimard eldonita de la eldonisto Éditions Gallimard, la Tre Mallongaj Enkondukoj (Very Short Introductions) eldonita de Oxford Universitata Gazetaro kaj Wissen fare de C.H. Beck eldonita de Verlag C.H. Beck.

Ankaŭ For Dummies (por nululoj) estas ampleksa serio de instruaj/referencaj libroj en la angla, kiuj celas prezenti netimigantajn gvidojn por legantoj novaj pri la diversaj temoj traktitaj.

Evoluo de la kovrila desegno redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti