Carrizo de la Ribera

(Alidirektita el Quiñones del Río)

Carrizo de la Ribera [kaRIzo delariBEra] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas ĉe la centro de la provinco. Carrizo de la Ribera estas etimologie komprenebla kiel Kareksejo de la Rivero.

Carrizo de la Ribera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 208  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 5° 50′ U (mapo)42.585-5.8313888888889Koordinatoj: 42° 35′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 871 m [+]
Areo 41,85 km² (4 185 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrizo de la Ribera (Provinco Leono)
Carrizo de la Ribera (Provinco Leono)
DEC
Carrizo de la Ribera
Carrizo de la Ribera
Situo de Carrizo de la Ribera
Carrizo de la Ribera (Hispanio)
Carrizo de la Ribera (Hispanio)
DEC
Carrizo de la Ribera
Carrizo de la Ribera
Situo de Carrizo de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrizo de la Ribera [+]
vdr
Carrizo de la Ribera estas en la centro.
Festo.
Festo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carrizo de la Ribera, Huerga del Río, La Milla del Río, Quiñones del Río kaj Villanueva de Carrizo, okupas totalan areon de 41,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 266 loĝantojn. Kvankam meze de la jarcento la urbo prosperis pro la kultivado de lupolo, ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al la monaĥejo de Santa María de Carrizo, starigita en 1176. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (lupolo), kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti