Quintana Redonda

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Quintana Redonda (Sorio))

Quintana Redonda [kinTAna reDONda] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco. La loknomo Quintana Redonda estas etimologie komprenebla kiel Rondoforma Bieno.

Quintana Redonda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42291
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 508  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 2° 37′ U (mapo)41.64-2.6152777777778Koordinatoj: 41° 38′ N, 2° 37′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 183 km² (18 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintana Redonda (Provinco Sorio)
Quintana Redonda (Provinco Sorio)
DEC
Quintana Redonda
Quintana Redonda
Situo de Quintana Redonda
Quintana Redonda (Hispanio)
Quintana Redonda (Hispanio)
DEC
Quintana Redonda
Quintana Redonda
Situo de Quintana Redonda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintana Redonda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
 
Loko de Quintana Redonda en la provinco Sorio.
 
Preĝejo de Sankta Petro en Las Cuevas de Soria.
 
Preĝejo de la Virgulino en Los Llamosos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 183,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 496 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 600 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 22 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Fuentelaldea, Fuentelárbol, Izana, La Barbolla, La Revilla de Calatañazor, La Seca, Las Cuevas de Soria, Los Llamosos, Monasterio, Quintana Redonda kaj La Ventosa.

En la teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 73 hektaroj, nome 2 % de la teritorio.​

Historio redakti

Estas restaĵoj de romiaj vilaoj kaj de gvatoturoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Izana kaj Los Llamosos. En la 1970-aj jaroj la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Las Cuevas de Soria, Fuentelárbol y, La Revilla de Calatañazor, La Barbolla, Fuentelaldea kaj Monasterio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas romanikaj preĝejoj, arkeologiaj kuŝejoj, palaco, lavejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti