Quintana del Castillo

Quintana del Castillo [kinTAna delkasTIljo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Cepeda. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Quintana del Castillo estas komprenebla etimologie kiel Bieno de la Kastelo.

Quintana del Castillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24397
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 724  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 6° 3′ U (mapo)42.661388888889-6.045Koordinatoj: 42° 40′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 155,71 km² (15 571 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintana del Castillo (Provinco Leono)
Quintana del Castillo (Provinco Leono)
DEC
Quintana del Castillo
Quintana del Castillo
Situo de Quintana del Castillo
Quintana del Castillo (Hispanio)
Quintana del Castillo (Hispanio)
DEC
Quintana del Castillo
Quintana del Castillo
Situo de Quintana del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintana del Castillo [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Quintana del Castillo.
Villarmeriel.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Abano, Castro de Cepeda, Donillas, Escuredo, Ferreras, Morriondo, Palaciosmil, Quintana del Castillo, Riofrío, San Feliz de las Lavanderas, La Veguellina), Villameca kaj Villarmeriel, okupas totalan areon de 155,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 718 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 55 km de Leono, provinca ĉefurbo. Plej alta punkto estas la montopinto Pozofierro (1524 m). Je kvar km de Quintana del Castillo estas la Akvobaraĵo de Villameca.

Estas restaĵoj de romiaj loĝado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti