Quintanavides [kintanaBIdes] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko La Bureba. La loknomo Quintanavides povas esti komprenebla etimologie kiel Domaro de Vitejoj.

Quintanavides
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 3° 25′ U (mapo)42.481388888889-3.4247222222222Koordinatoj: 42° 29′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 11,67 km² (1 167 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanavides (Provinco Burgoso)
Quintanavides (Provinco Burgoso)
DEC
Quintanavides
Quintanavides
Situo de Quintanavides
Quintanavides (Hispanio)
Quintanavides (Hispanio)
DEC
Quintanavides
Quintanavides
Situo de Quintanavides

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanavides [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Aguas Cándidas, Quintanaopio kaj Río Quintanilla, okupas totalan areon de 17,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Santa Olalla de Bureba, Galbarros, Briviesca (eksklavo), Castil de Peones kaj Santa María del Invierno.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Prádano, unu de la sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al la partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kaj propra vicurbestro.

Ĝi estas survoje de la Jakoba Vojo laŭ la nomita “Vojo de Bajono”, havis en la 14-a jarcento hospitalo kun 8 litoj. En la aktualo, estas gastejo de pilgrimantoj. La preĝejo estas de la 16-a jarcento, kaj la turo kaj la retablo estas de la 17-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti