Quintanilla Vivar

(Alidirektita el Quintanilla Vivar (Burgos))

Quintanilla Vivar [kintaNIlja biBAR] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Quintanilla Vivar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09140
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 898  (2023) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 3° 41′ U (mapo)42.414444444444-3.6888888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 849 m [+]
Areo 13,38 km² (1 338 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanilla Vivar (Provinco Burgoso)
Quintanilla Vivar (Provinco Burgoso)
DEC
Quintanilla Vivar
Quintanilla Vivar
Situo de Quintanilla Vivar
Quintanilla Vivar (Hispanio)
Quintanilla Vivar (Hispanio)
DEC
Quintanilla Vivar
Quintanilla Vivar
Situo de Quintanilla Vivar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanilla Vivar [+]
vdr

La municipo estas formata per du loĝlokoj, nome Quintanilla Vivar (iame Quintanilla Morocisla) kaj Vivar del Cid, supozita naskoloko de Rodrigo Díaz de Vivar, Cid Campeador.

Ĝi estas elirejo de la verda vojo de la iama fervojo Santander-Mediteraneo.​

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Konvento en Vivar del Cid.
 
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Vivar del Cid.
 
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Vivar del Cid.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 872 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, kaj venis sun 300 en 1981, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj pliiĝis ĝis nunaj preskaŭ 900.

Ĝi distas 9 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj proksime estas la Reĝa Monaĥejo de Nuestra Señora de Fresdelval, kiu apartenas al la municipa teritorio de Burgoso. La municipa teritorio limas kun Villanueva de Río Ubierna, Sotopalacios, Celada de la Torre, Sotragero, Villayerno Morquillas, Villarmero kaj Burgos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Oni supozas, ke Quintanilla Morocisla naskiĝis kiel enmurigita bieneto (quintanilla) kiu disvolviĝis pere de sekureco en la zono kiam la grafo Diego Porcelos, pro ordono de la reĝo Alfonso, fondis la fortikaĵojn de Ubierna kaj Burgos en la jaro 884. La nomo Morocisla eble deriviĝis el ĝia unua posedanto, Munio Cixila, kio iĝos Muniocisla kaj poste Morocisla.

Dum la politikaj krizoj de la 15-a jarcento oni ekkonstruis la kastelon de San Vítores, sed dum la 16-a jarcento oni abandonis la konstruadon.

Quintanilla Vivar formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estas reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.

En septembro 1812, dum sieĝo al Burgoso dum la Milito de Hispana Sendependigo, la generalo Castaños instalis la stabanaron de la 6a armeo en Quintanilla Vivar. Dume la Reĝimento de Infanterio "Voluntarios de Asturias", de ĉirkaŭ mil soldatoj, estis kampadita en la najbara Vivar del Cid.​

Meze de la 19-a jarcento Vivar del Cid estis aligita kiel submunicipo al Quintanilla Morocisla en ununura municipo nomita Quintanilla-Vivar. Ĉar en Quintanilla Morocisla estis la urbodomo, la loĝloko ekestis nomita kiel la municipo, kaj komence de la 20-a jarcento la kromaĵo Morocisla iĝis definitive forlasita favore al Vivar, kiu estas la aktuala nomo.

Oni konservas iaman akvomuelejo kiu funkciis kiel industrio ĝis 1993.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti