Llamas de la Ribera

(Alidirektita el Quintanilla de Sollamas)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Villaviciosa (apartigilo) kaj Villaviciosa (Asturio).

Llamas de la Ribera [LJAmas delariBEra] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo inter Carrizo de la Ribera kaj Las Omañas ĉe la rivero Órbigo, reprezentata en la blazono per tri trutoj sur blua fono.

Llamas de la Ribera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24271
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 798  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 5° 50′ U (mapo)42.635-5.8252777777778Koordinatoj: 42° 38′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 895 m [+]
Areo 59,88 km² (5 988 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Llamas de la Ribera (Provinco Leono)
Llamas de la Ribera (Provinco Leono)
DEC
Llamas de la Ribera
Llamas de la Ribera
Situo de Llamas de la Ribera
Llamas de la Ribera (Hispanio)
Llamas de la Ribera (Hispanio)
DEC
Llamas de la Ribera
Llamas de la Ribera
Situo de Llamas de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Llamas de la Ribera [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Río Órbigo.
Karnavalo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Llamas de la Ribera, Quintanilla de Sollamas, San Román de los Caballeros kaj Villaviciosa de la Ribera, okupas totalan areon de 59,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 807 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas atestaĵoj de antaŭromiaj kaj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam lino, poste lupolo, pro kio aperas ties flava branĉo en la blazono sur verda fono), brutobredado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, karnavalo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti