QuizUp
Quizup (Kvizupo) estis ludo por poŝtelefono, lanĉita fare de Plain Vanilla Games en 2013, kaj ĉesigita en 2021. Quizup estis multludista kviza ludo. Ĝi proponis pli ol 2000 temojn de kvizo. Krom ludi eblis ankaŭ fari komentojn aŭ publikigi afiŝaŝojn sub la kvizo-temoj, kaj konversacii kun aliaj ludistoj. Ĉiu ludisto povis krei sian propan kvizon, ĝi mem alirebliĝinte al ĉiuj uzantoj.
QuizUp | |
---|---|
Evoluiganto | Plain Vanilla Games |
Dato de lanĉo | 6-a de marto 2014 |
Versio | (de 7-a de novembro 2013 (iOS) 6-a de marto 2014 (Android) 18-a de junio 2015 (Windows Phone)) |
Videoludilo | Microsoft Windows, Android, iOS |
Tipo de videoludo | puzla videoludo, kvizo |
Maniero de ludado | plurludanta videoludo |
Necesaj komponaĵoj | Android, iOS, Windows Phone |
Regiloj | tuŝekrano |
PlatformojRedakti
La ludo estis disponebla ĉe iOS, Android, Windows Phone kaj alirebla per komputilo en la oficiala retejo. Ĉi-lasta loko estas la sola, kiu ebligis al uzanto krei sian propran temon, kiu alirebliĝos publike en ĉiuj platformoj.
Esperanto kaj QuizupRedakti
Kelkaj uzantoj kreis temojn pri Esperanto en Quizup[1]. Eblis ankaŭ gajni la titolon "espérantiste" (esperantisto) en la franclingva versio[2].
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo Arkivigite je 2014-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ https://www.quizup.com/ Arkivigite je 2014-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Serĉu "esperanto" en la serĉilo
- ↑ http://quizuptitlelist.com/educational/fr/