Râmnicu Vâlcea

urbo en nuna Rumanio

Râmnicu Vâlcea ['rımniku vılĉa] estas urbo en la norda Valaĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Olt, 172 km nord-okcidente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 93 151 loĝantoj sur areo de 89,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 041 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Vâlcea.

Râmnicu Vâlcea
Urbo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Vâlcea
Situo 45° 6′ N, 24° 23′ O (mapo)45.10472222222224.375555555556Koordinatoj: 45° 6′ N, 24° 23′ O (mapo)
Râmnicu Vâlcea (Rumanio)
Râmnicu Vâlcea (Rumanio)
DMS

situo de Râmnicu Vâlcea en la distrikto Vâlcea

Map
Alto super maro 260 m
Poŝtkodo 240011–240763
Loĝantaro 93 151 (2021)
Kodo laŭ SIRUTA 167473
vdr

La urbo administras ankaŭ jenajn vilaĝojn: Aranghel, Căzănești, Copăcelu, Dealu Malului, Fețeni, Goranu, Lespezi, Poenari, Priba, Râureni, Săliștea, Stolniceni kaj Troian.

Râmnicu Vâlcea situas proksimume centre en Rumanio. La valo de Olt estas regione la plej grava nord-suda vojo tra la Karpatoj, ĝin sekvas la nacia vojo DN7 (norden) kaj DN64 (suden al Caracal) kaj la fervojo inter Podu Olt kaj Piatra-Olt. Krome de Râmnicu Vâlcea eliras la nacia vojo DN67 (okcidenten al Târgu Jiu).

Eksteraj ligiloj

redakti