Thunstetten

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rängershäusern)

Thunstetten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2972 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Thunstetten
Blazono de Thunstetten
Blazono de Thunstetten
Blazono de Thunstetten
Thunstetten
Thunstetten, rigardo al la preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 12′ 15″ N 7° 45′ 25″ O / 47.20417 °N, 7.75694 °O / 47.20417; 7.75694 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 15″ N 7° 45′ 25″ O / 47.20417 °N, 7.75694 °O / 47.20417; 7.75694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2972
Areo 9,7 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 4922
Komunumkodo 0342
Mapo de Thunstetten priskribo de mapo=Mapo de Thunstetten
Mapo de Thunstetten
priskribo de mapo=Mapo de Thunstetten
vdr

Geografio redakti

Thunstetten situas en la regiono Supra Argovio inter Herzogenbuchsee kaj Langenthal. La komunumo estas parto de la aglomeraĵo konsistanta el la urboj Langenthal, Burgdorf kaj la komunumo Herzogenbuchsee.

Thunstetten konsistas el la vilaĝoj Thunstetten kaj Bützberg. Krome al ĝi apartenas la setlejoj Butzimatt, Erlenmoos, Forst, Im Holz, Hof, Ischmatt, Längmatt, Moos, Auf dem Rain, Rank, Rängershäusern, Sängeli, Weissenried, Welschland kaj Wischberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Thustetten limas en nordo al Aarwangen, en oriento al Langenthal, en sudo al Bleienbach, kaj en okcidento al Thörigen, Herzogenbuchsee kaj Graben.

Trafiko redakti

Kvankam tra Thunstetten pasas la fervojlinio de Zuriko al Berno, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. Tamen ĝia atingeblo estas bonega. La stacidomo Langenthal BE piede atingeblas en kvaronhoro kaj estas konektita per loka buso kun Thundorf.

Historio redakti

Jam antaŭ 1210 en Thunstetten ekzistis johanita komturejo, kiu ek de 1274 posedis propran sigelon.

La municipo Bützberg estis unuan fojon menciita en la jaro 1267 kiel Bucceberc. Ek de 1857 Buchberg disponis dum cent jaroj pri propra stacidomo ĉe la fervojlinio de Zuriko al Berno, kiu tamen post cent jaroj estis fermita kaj anstataŭigita per buslinio al la stacidomoj de Herzogenbuchsee kaj Langenthal.

Vidindaĵoj redakti

En Thunstetten situas la malgranda Kastelo Thunstetten, kiu inter la jaroj 1713 ĝis 1715 estis konstruita por Hieronymus von Erlach en la stilo de la Kastelo de Versailles.

Fontoj redakti

Tiu-ĉi artikolo baziĝas parte sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti