La informkesto donas elpensitan informon pri la naskiĝdato!

Réka Szilvay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (52-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Sibelius Academy
Familio
Patro Géza Szilvay
Okupo
Okupo violonisto
TTT
Retejo http://www.rekaszilvay.com/
vdr

Réka Szilvay [silvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilvay Réka estis hungardevena finna klasika violonisto, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis Géza Szilvay.

Réka Szilvay [1] naskiĝis en 1972 en Helsinko (Suomio).

Biografio redakti

Réka Szilvay ekludis violonon en la aĝo de kvar sub la gvido de ŝia hungara patro Géza Szilvay. Kiel infanino ŝi violonadis en finna televido pli ol 50 fojojn kaj ludis kun Simfonia Orkestro de la Finna Radio en la aĝo de dek. Ŝi daŭrigis siajn studojn en la aĝo de 12 en la en:Sibelius Academy, poste inter 1992-1998 en simila instituto en Vieno, fine ŝi diplomiĝis en la Sibelius Akademio en 2005. Ŝi debutis en Vieno en 1999, poste ŝi donis koncertojn tra Eŭropo, Ĉinio, Japanio, Tajvano, Sudameriko kaj Usono. Nature ŝi recitalis ankaŭ kun ĉiuj gravaj finnaj orkestroj. Ŝi estis nomumita instruisto pri muziko en la Akademio Sibelius en 2006. Ŝia violono estas irlanda Stradivarius de 1702.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2019-04-28.