Réquiem por un campesino español

Rekviemo por hispana kamparano (hispane Réquiem por un campesino español) estas fama mallonga romano en dudek-jarcenta hispana literaturo de hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi transportas la pensojn kaj memorojn de Mosén Millán, nome katolika paroka pastro, dum li sidas en la sakristio de preĝejo en sennoma vilaĝo en Aragono, preparanta fari rekvieman meson por festi la vivon de juna kamparano nomita Pako, kiu estis mortigita de la frankista armeo la antaŭan jaron, je la eksplodo de la Hispana Enlanda Milito. Dum li atendas, liaj pensoj estas interrompitaj de la okazaj eniroj kaj eliroj de altara knabo, kiu zumas al si mem anoniman romancon.

Réquiem por un campesino español
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón J. Sender
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

La romano estis originale eldonita sub la titolo Mosén Millán (1953); tamen, la aŭtoro ŝanĝis la titolon por movi la fokuson de la pastro al ties kamparana protagonisto kaj por eviti la malfacilan komprenon de la vorto Mosén eĉ inter hispanlingvanoj (1960). Ĝi estas la plej fama el la verkoj de Ramón J. Sender.

La romano estis adaptita al kino per samnoma filmo en 1985.

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto estas rakontita de tria-persono ĉioscianta rakontanto kiu havas enrigardon en la pensoj kaj sentoj de Mosén Millán. Tri distingaj tavoloj de rakonteco ekzistas en la romano: la estanteco, la rememoroj de Millán pri sia interrilato kun Pako ekde naskiĝo ĝis lia morto kaj la romanco kiun la altara knabo kantas, kiu rakontas la vivon de Pako.

En la estanteco, Millán, lacigita, preĝas dum li atendas la rekvieman meson kun rememoroj de la vivo de Pako. Preĝante li ripozigas sian kapon kontraŭ muro — kutimo kiu rezultas en malhela makulo. La altara knabo iras kaj revenas kaj ambaŭ rimarkas pri la manko de homoj ĉeestantaj en la meso. Millán, sentanta kulpon sciante, ke li ludis rolon en la morto de Pako, petas la altaran knabon lasi la preĝejon kaj serĉi ĉeestantojn por la meso en la urba palaco dum la altara knabo kantas la partojn de la romanco kiuj referencas al Pako.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj redakti

  • Mosén Millán
  • La altara knabo ('El monaguillo')
  • Pako, la juna kamparano
  • Águeda, la edzino de Pako
  • Don Gumersindo
  • Don Valeriano
  • Cástulo Pérez
  • La Jerónima, la akuŝistino
  • La ŝuisto ('El zapatero')

Simboloj redakti

  • La malhela punkto
  • Laceco de Mosén Millán
  • Strigoj
  • Perdrikoj - Pro El conde Lucanor (Rakontoj de Konto Lucanor) de Don Juan Manuel, perdrikoj servas en la hispana literaturo kiel simboloj de trompo. En El Conde Lucanor mem ili markas la trompon de nekromancianto de kleriko deziranta antaŭenigi sian karieron ene de la preĝejo. La nekromancianto proponas al la kleriko pladmanĝon de perdrikoj kaj haste hipnotizas lin kredigante, ke li supreniros al la papeco post kelkaj jaroj. Sekve, perdrikoj en ĉi tiu rakonto povas simboli malfidindecon de Millán aŭ lian malforton en la vizaĝo de persvado, dum ni observas, ke Millán perfidas preskaŭ senscie kun iometa kapjeso de la kapo.
  • Alaŭdoj
  • La ĉevalido
  • La kaverno
  • "Kojonoj" (slango por "testikoj") - La dialogo de Jerónima informas nin, ke ŝi scias bazite sur la ŝanĝo de la vindotukoj de Pako dum lia infanaĝo ke li estas dotita kun nekutime grandaj testikoj, simboloj de lia vireco kaj lia kuraĝo. Ĉi tiuj akre kontrastas kun malforta karaktero de Millán.

En Esperanto redakti

En Esperanton oni planas aperigon de traduko, por kio jam estis akirita publikiga rajto.

Referencoj redakti