Róbert Burgert, laŭ hungarlingve kutima nomordo Burgert Róbert estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Róbert Burgert
Róbert Burgert
Róbert Burgert
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1924 (1924-08-20)
en Ivánbattyán
Morto 12-an de januaro 1999 (1999-01-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem • Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo agronomo • industria inĝeniero • politikisto
vdr
Busto pri Róbert Burgert

Róbert Burgert[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1924 en Ivánbattyán, li mortis la 12-an de januaro 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Róbert Burgert finis agrikulturan lernejon en 1942 en Szekszárd, poste li laboris en bieno de Fürged. Ekde 1945 li havis taskojn de la ministerio en Baranya, sed en 1949 li estis akuzita false. En 1951 li estis agronomo de ŝtataj bienoj en Pécs, inter 1953-1960 li estis gvidanto. Ekde 1960 li estis gvidanto de simila laborejo en Bábolna, inter 1973-1990 la laborejo estis nomita uzinaro. En la 1960-aj jaroj li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő, ekde 1978 li ankaŭ instruis en la universitato. Tamen lia plej granda ago estis kreo de uzinoj en Bábolna, kie oni produktis moderne kaj industrie agrikulturaĵojn. Li kunlaboris eĉ kun Usono (memoru, tiam estis firma socialismo en Hungario!). Li kandidatiĝis en 1967, doktoriĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1970-1997. Li edziĝis en 1948, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Liaj disertaĵoj redakti

  • Az üzemvezetés egyes kérdései az állami gazdaságokban (1967)
  • A bábolnai iparszerű termelési rendszerekről (1984)

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A földművesszövetkezetek feladata a megalakulás után (1947)
  • A jövedelmezőség útja a Pécsi állami Gazdaságban (1957)
  • Neue Formen in der Wirtschaftstätigkeit der Staatsgüter der Ungarischen Volksrepublik (1960)
  • Termelési Rendszerek műszaki fejlesztése (studenta lernolibro, 1977; 1979)
  • Az Iparszerű Kukoricatermelési Rendszer születése Bábolnán (1989)
  • Integrált Termelésszervezési Rendszerek (1996-1998)

Memorigiloj redakti

  • busto en Bábolna (2003, vidu la foton!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti