Róbert Dolák-Saly
Róbert Dolák-Saly [ŝali], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dolák-Saly Róbert estas hungara aktoro, humuristo, komponisto, tekstopoeto.
Róbert Dolák-Saly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1955 (69-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szinyei Merse Pál Gimnázium (en) Universitato Károly Eszterházy |
Okupo | |
Okupo | verkisto aktoro poeto komponisto komikisto |
TTT | |
Retejo | http://dolak.hu |
Róbert Dolák-Saly [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1955 en Győr.
Biografio
redaktiRóbert Dolák-Saly frekventis gimnazion en Budapeŝto, dum la lernojaroj li ŝatis komponadi kaj gitarludi. Li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh, poste li instruis kelkajn jarojn. Lia muzika kariero komenciĝis en 1976, kiel solisto, kantisto, gitaristo pri ŝlagroj. En 1980 li atingis la unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio. Post 5 jaroj li fondis propran ŝlagrorkestron. En 1986 li aliĝis al teatreto de András Laár. La trupeto faris humurajn spektaklojn kun sukcesoj jardekon, poste la aktoroj grandparte ŝanĝiĝis kaj la trupestro jam estis Dolák-Saly. Li ricevis premiojn inter 1980-2005.
Filmaj roloj
redakti- Moziklip (1987) - kantisto
- Jön a medve! (televida) (1989-1991) - pluraj roloj
- Csinibaba (1997) - gardisto
- Le a fejjel (2005) - avo
Elektitaj spektakloj de la trupeto
redakti- Laár pour Laár (1986)
- Winnetou (1997)
- Pucér nők ruhában (2003)
- Anyám tyúk, avagy az ember tragédia (2009)
- A pofon egyszerű (2015)
Elektitaj libroj
redakti- Madáretető (2002, 2016)
- Boborján (2004)
- Agyatlantisz avagy Az ember tragédia. Dolák-Saly Róbert gumiverzuma. Írta a szerző (2009)
- Én vagyok a kedvenc állatom (2015)