Róbert Rátonyi
Róbert Rátonyi [rAtonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátonyi Róbert estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro kaj verkisto. Lia filo estis la samnoma Róbert Rátonyi (pianisto), lia filino estis Hajnal Rátonyi.
Róbert Rátonyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Reisz Róbert | ||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1923 en Budapeŝto | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1992 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-4-18/1 vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Hajnal Rátonyi, Róbert Rátonyi (pianisto) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra reĝisoro komikisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Róbert Rátonyi naskiĝis la 18-an de februaro 1923, Budapeŝto - mortis la 8-an de oktobro 1992, Budapeŝto.
Biografio
redaktiRóbert Rátonyi frekventis muzikan altlernejon en fako de violono, poste aktoran privatan lernejon de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1943 en Budapeŝto, kie ricevis rolojn en diversaj teatroj, ekzemple Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Thália (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li rolis plej ofte en operetoj kune kun Hanna Honthy, Katalin Karády, János Sárdy, Tivadar Bilicsi kaj Kamill Feleki. La plej ŝatata opereto estis Csárdáskirálynő, kies kanto "Jaj cica, eszem azt a csöpp kis szád…" estis lia plej fama kanto. Li havis sukcesojn ankaŭ en Sovetunio, Italio, Grekio, Svedio, Usono, eĉ en Aŭstralio. Lia voĉo ofte estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. En 1953 li edziĝis baldaŭe havantaj filon kaj filinon. Li ricevis 5 premiojn inter 1956-1991.
Roloj (elekto)
redakti- diversaj filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1949-1992, ekzemple Surveturo, 1955; La atestanto, 1969; Nuda diplomato, 1963
- diversaj reĝisoradoj
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Ferenc Lehár: Luxemburg grófja (Grafo de Luksemburgio), Brissard; Imre Kálmán: A csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo), Bóni kaj Miska; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava), franca reĝo
- hungaraj voĉoj de (ekzemple) Fernandel, Vittorio De Sica, Henry Fonda, Fred Astaire, Mickey Rooney