Rómulo Betancourt

Rómulo Ernesto BETANCOURT BELLO (la 22-an de februaro 1908 - la 28-an de septembro 1981) estis venezuela politikisto kaj publicisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Venezuelo en la jaroj 1945 ĝis 1948 kaj 1959 ĝis 1964. Li estis la fondinto kaj gvidanto de la partio "Demokrata Agado" (mallongigita kiel AD), kiu havas iom proksimecon al socialdemokratio. Li foje estas nomata "la patro de venezuela demokratio".

Rómulo Betancourt
Persona informo
Rómulo Ernesto Betancourt Bello
Naskiĝo 22-an de februaro 1908 (1908-02-22)
en Guatire
Morto 28-an de septembro 1981 (1981-09-28) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis per cerba sangado vd
Tombo East Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Respubliko Venezuelo (1953-1999) vd
Alma mater Centra Universitato de Venezuelo vd
Partio Agado Demokratia vd
Subskribo Rómulo Betancourt
Familio
Infanoj Virginia Betancourt vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikistoadvokato vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Betancourt en publika parolado en 1936
Membroj de la Revolucia Registaro Junto, de maldekstre dekstren: Mario Ricardo Vargas, Raúl Leoni, Valmore Rodríguez, Rómulo Betancourt, Carlos Delgado Chalbaud, Edmundo Fernández kaj Gonzalo Barrios. Miraflores Palaco, 1945
Rómulo Betancourt voĉdonado ĉe balotado por la Venezuela Konsistiga Asembleo em 1946
Rómulo Betancourt dum lia ekzilo en Havana, Kubo, 1949
Usona Prezidanto John F. Kennedy en decembro 1961 antaŭeniginta la Aliancon por Progreso kun Venezuela Prezidanto Rómulo Betancourt, kiu invitis Kennedy al ĉi tiu landa redistribua ceremonio en Venezuela vilaĝo. La edzino de Kennedy, Jacqueline, alparolis la spektantaron en la hispana. Video de ĉi tiu ceremonio povas esti spektita ĉi tie.

Unua oficperiodo redakti

Betencourt komencis sian unuan oficperiodon kiel prezidanto de sia lando en oktobro 1945, post arme-civita puĉo en kiu la Komunista Partio, la Demokrata Agado-Partio kaj liberala armea personaro partoprenis, elpelante prezidanton Isaias Medina Engrita, kiu kontraŭbatalis la enkondukon de universala voĉdonrajto. Post la puĉo, Betancourt estis nomumita estro de la "Revolucia Regada Junto" kaj gvidis ĝin per demokratiaj rimedoj. Li unuafoje enkondukis universalan voĉdonrajton por ĉiuj plenkreskaj loĝantoj de la lando, komencis socialajn reformojn kaj la reformadon de la naftoindustrio, alproprigante duonon de la profitoj de la eksterlandaj naftokompanioj al Venezuelo. Betancourt kredis ke tiu distribuo de profitoj estis pli taŭga por la tre delikata ekonomio de Venezuelo ol ĝenerala kaj tuja ŝtatigo.

En la periodo post la Dua Mondmilito, lia registaro kunlaboris kun la Internacia Organizo por Rifuĝintoj International Refugee Organization sub la aŭspicioj de Unuiĝintaj Nacioj por doni helpon al rifuĝintoj kaj resetleji delokitoj el Eŭropo kiuj ne povis aŭ ne volis reveni al siaj landoj fine de la milito. Tiele ĝi entreprenis la loĝigon de miloj da rifuĝintoj en Venezuelo.

Dum la tagoj de lia regado, la lando spertis vastan operacion por pliigi bazan alfabetecon inter la loĝantaro, plifortigante elementan edukadon. Interalie, Venezuelo estis la unua tropika lando kiu sukcese batalis la malaria epidemio.

Antaŭ la balotoj de 1947, Betancourt anoncis ke li ne kandidatiĝos, kaj lia partio, "Demokrata Agado", prezentis la verkiston Romulo Gaygos kiel kandidaton. Rezulte la partio fortigis sian pozicion kiel populara kaj domina partio kaj gajnis 71% de la voĉoj. En 1948, Betencourt traspodnis lia potencon en favoro de la nov-elektita prezidanto Guygos, sed laŭ la gazetaro estis li kiu fakte kontrolis la landon malantaŭ la scenoj. Naŭ monatojn poste, en novembro 1948, Gaygos estis senpovigita en nova militista puĉo sub la ordonrajto pri Marcos Perez Jimenez kaj Carlos Delgado Chalbo. Dum la puĉo Betancourt kaŝiĝis en la kolombia ambasado kaj post kelkaj semajnoj li ekziliĝis en Kolombio.

Ekzilo redakti

Sekve de la okazaĵoj, Betencourt estis devigita iri en ekzilon kaj restis en Novjorko. Li kredis ke li revenos al potenco kondiĉe ke Venezuelo revenus al demokrataj principoj. Dum la jaroj de ekzilo, kiel gvidanto de la opozicio en ekzilo, li multe vojaĝis en la Karibia mondregiono, ĉefe al Kubo, Kostariko kaj Porto-Riko. En tiu tempo, li verkis sian libron titolitan "Venezuelo: Petrolo kaj Politiko", li fakte komencis verki la libron en 1937 sed tiu versio kiu estis perdita dum atako de armea personaro kontraŭ lia hejmo. La libro estis publikigita en Meksiko en 1956 sed estis malpermesita en Venezuelo.

Dua oficperiodo redakti

Pro la falo de la diktaturo Peres Jimenez en 1958, Betancourt revenis al sia patrujo kaj post du transiraj prezidantoj, la 7-an de decembro 1958 li estis elektita prezidanto. Kun lia prezidanteco komenciĝis la Kvara Venezuela Respubliko.

Interkonsento de Punto Fijo redakti

Antaŭ sia eniro al potenco, la 31-an de oktobro 1958, Betancourt atingis interkonsenton konatan kiel la Interkonsento Ponto Pijo, en kiu la gvidantoj de la tri plimultaj partioj en la lando konsentis kunlabori por plifortigi la demokratan reĝimon por la venontaj 40 jaroj.

Politiko de petrolo redakti

Li ekoficis la 13-an de februaro 1959 kaj klopodis restarigi la solvecon de la ŝtato. En 1960, lia Ministro de Minoj kaj Petrolo, Juan Pablo Perez Alfonso, establis la Venezuelan Petroleum Corporation CVP dezajnitan por kontroli la nacian naftoindustrion. Ankaŭ, kune kun Sauda-Arabio, Kuvajto, Irako kaj Irano, li fondis OPEL, la Organizon de Nafto-Eksportaj Landoj. Dum ĉiujara naftokongreso en Kairo, la sendito de Venezuelo, kiu parolas flue la araban, konvinkis la naftoproduktantajn landojn de la Mezoriento subskribi interkonsenton sekrete por antaŭenigi solidarecon kaj superrigardon en la kampo de siaj naciaj naftofontoj. La organizo OPEL estis establita en septembro 1960 en Bagdado. Ĉi tiu decido estis spronita de leĝo de 1960 enkondukita de usona prezidanto Dwight Eisenhower kiu postulis limigitajn eksportkvotojn al Venezuelo al Usono rilate al la naftoindustriojn de Kanado kaj Meksiko. Eisenhower pravigis la koncedojn al Kanado kaj Meksiko pro sekurecaj kialoj kaj de la graveco de teraliro al energiresursoj dum milita tempo. Betancourt tial respondis iniciatante aliancon kun arabaj landoj kaj Irano kiel preventa strategio celita por protekti la daŭran politikan aŭtonomion kaj profitecon de venezuela petrolo.

Pliaj reformoj redakti

Krome, li enkondukis novan konstitucion kiu restis valida en Venezuelo ĝis 1999. Agrara reformo kiun li planis por redistribui la senfruktajn privatajn terojn kaj la publikposedatajn terojn por ĉesigi la malsupreniĝan tendencon en agrikultura produktiveco. Atenco kontraŭ lia vivo organizita kun la subteno de la diktatoro de la Dominika Respubliko, Rafael Trujillo, altigis lian prestiĝon en la internacia areno. La posedantoj de la biendomoj trafitaj per tereksproprietigo estis malavare kompensitaj. Post la demokratiaj elektoj en decembro 1963, Betencourt transdonis la potencon al Raul Leoni, kiu estis elektita en demokrataj elektoj en kiuj partoprenis 90% de tiuj kun voĉdonrajto.

Balotoj de 1963 redakti

Unu el la plej grandaj atingoj de Betencourt, estis la sukceso de la demokrataj elektoj en 1963. Malgraŭ minacoj interrompi la procezon, preskaŭ 90% de balotantoj partoprenis voĉdonon je la 1-an de decembro 1963. La 11-an de marto 1964, ordigita demokratia transdono de potenco estis efektivigita al la nova prezidanto, Raul Leoni. Ĝis la reformoj de Betencourt, ĉiuj venezuelaj prezidantoj estis elektitaj fare de la Kongreso. La modelo kreita de Betancourt pluvivis en la lando dum multaj jaroj.

 
Inaŭgura adreso de Betancourt en 1959

Heredaĵo redakti

La politika modelo establita en la Interkonsento Ponto Pijo de 1958 donis al Venezuelo grandan politikan stabilecon, konservante demokratajn regulojn, male al ĝiaj najbaroj. Ĝi ankaŭ ebligis la integriĝon de la popolaj klasoj en la politika sistemo efektivigante mekanismon por la redistribuo de resursoj. En la okuloj de multaj en Venezuelo, Batencourt estas konsiderita la "patro de demokratio" aŭ unu el la iniciatintoj de demokratio en sia lando.

En 1964, kiel eksprezidanto, Betancourt estis nomumita dumviva senatano en la venezuela Senato.

Okaze de lia mortio, la tiama Prezidanto de Usono, Ronald Reagan, funebris sian morton kiel la perdo de venezuela patrioto kaj proksima amiko de Usono. "Ni estis honoritaj ke ĉi tiu kuraĝa homo, kies vivo estis dediĉita al la principoj de libereco kaj justeco - homo kiu batalis kontraŭ diktaturecoj dekstra kaj maldekstra - pasigis siajn lastajn tagojn en nia lando." Reagan menciis, ke Usono estas rifuĝejo por Betencourt dum pluraj okazoj en la pasinteco. Lia funebro kaj entombigo estis ŝtatceremonio en Venezuelo.

En la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj estis plimalboniĝo de la publika fido al la registara sistemo, ĉefe pro senbrida korupto, la ekonomia krizo kaj la falo de naftoenspezoj. En la jaroj 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, la nova gvidanto Hugo Chávez, kiu ekregis en 1999, akuzis la forpasintan Betencourt pri starigo de korupta oligarkio kaj klienta reĝimo, kiu estis nomita, laŭ la Interkonsento de Ponto Pijo, "Pontofiksismo" kaj kiu eternigis la alterna regulo de du partioj. Li akuzis Betancourt je esti agento de CIA.

Por plia legado redakti

  • Robert Jackson Alexander, Rómulo Betancourt kaj la Transformo de Venezuelo, Transaction Books, Nov-Brunsviko kaj Londono, 1982

Eksteraj ligiloj redakti