Róza Szakáll [sakAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szakáll Róza estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝia edzo estis Miklós Török (kantisto), tial ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Török Miklósné.

Róza Szakáll
Róza Szakáll en 1870
Róza Szakáll en 1870
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1848 (1848-07-14)
en Debrecen
Morto 25-an de aprilo 1926 (1926-04-25) (77-jaraĝa)
en Oradea
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Szakáll Antal
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Róza Szakáll en 1875

Róza Szakáll[1][2] naskiĝis la 14-an de julio 1848 en Debrecen (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 25-an de aprilo 1926 en Oradea (Rumanio).

Biografio redakti

Róza Szakáll estis edukita de Miklós Zöldi, kiu frue enkondukis ŝin al la teatra vivo. Szakáll debutis en 1861 en Teatro de Debrecen en teatra trupo de István Reszler. Ŝi ludis 2 jardekojn en Debrecen tamen kun interrompoj (en 1863 en Győr, inter 1865-1867 en Arad (urbo), en 1875 en Kolozsvár, en 1876 en Székesfehérvár). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis 1881: Nyíregyháza; 1882–83: Szeged; 1883–85: Győr; 1885: Székesfehérvár; 1886: Szabadka; 1887–90: Kolozsvár; 1890–93: Székesfehérvár; Szeged, poste Győr; 1893–94: Szabadka; 1894–1900: Temeŝvaro kaj Pozono. Ŝi adiaŭis de la scenejo en Szeged en trupo de Ignác Krecsányi en 1900. Ŝi edziniĝis en 1872.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti