Rüdiger Sachs

germana profesoro pri parazitologio.

Rüdiger SACHS [rIdiga zAks] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1927 en Völkershausen, Germanio; mortis la 21-an de novembro 2013) estis veterinaro kaj profesoro pri parazitologio.

Rüdiger Sachs
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1927 (1927-08-13)
Morto 21-an de novembro 2013 (2013-11-21) (86-jaraĝa)
Profesio
Okupo bestokuracisto vd
vdr

Sachs de 1949 al 1954 studis veterinaran medicinon en Gießen. Post doktoriĝo en 1955 li en 1956 daŭrigis la studadon pri tropikaj epidemiaj malsanoj kaj parazitologio kadre de DAAD-stipendio ĉe la universitato de Ĉvaneo (tiam nomata Pretoria). Sekvis 6-jara laboro en suda Afriko (ŝtata veterinaro en Namibio 19571963), 6-jara laboro en orienta Afriko (scienca esploro pri malsanoj de sovaĝaj bestoj en la Nacia Parko Serengeti (Tanzanio) 19641967, kaj docenteco ĉe universitato en Najrobio (Kenjo) 19671969). Ekde 1969 li estis membro de la sciencistara stabo de la Instituto pri Tropika Medicino en Hamburgo kun sekva plurjara esplorlaboro en diversaj afrikaj landoj (19721978).

Ekde 1979 li estis direktoro de la laboratorio de la Hamburga Tropika Instituto en Liberio: esplorlaboro precipe pri homa dormomalsano kaj pulma paragonimozo en Liberio, kun komparaj studoj en Ebur-Bordo (1983/1984), Peruo (1985) kaj ĉe la Albert-Schweitzer-Hospitalo en Gabono (1986). Pro la liberia intercivitana milito li devis antaŭtempe fini sian laboron kaj foriri el Afriko en junio 1990.

Sachs habilitiĝis en 1978 ĉe la hamburga universitato pri la fako parazitologio kaj en 1986 estis vokita profesoro kadre de la fakaro biologio.

Ekde 1983 li estis instrukomisiito por Esperanto en la lingvoscienca fakaro de la hamburga universitato.

Sachs estis plenrajta membro kaj vic-senatano de AIS San-Marino kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Li vivis en Eschwege (Germanio) kaj havis duan loĝejon en Italio en Tavoleto, proksime de San-Marino. De 1956 li estis edzo; liaj kvin gefiloj ĉiuj naskiĝis en Afriko. Inter ili, la filino Martina en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj estis aparte aktiva en Germana Esperanto-Junularo.


Partoj de la ĉi-supra biografio devenas el la Internacia Sciencista Dokumentaro (ISD) de AIS.

Eksteraj ligiloj redakti