Rüegsau
Rüegsau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3051 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Rüegsau | |
---|---|
Blazono de Rüegsau | |
Ligna ponto inter Hasle kaj Rüegsau | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Emme-Valo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Trachselwald |
Geografia situo | CH1903: 618584 / 207289 (mapo)47.0163888888897.6830555555556Koordinatoj: 47° 1′ N, 7° 41′ O; CH1903: 618584 / 207289 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3051 |
Areo | 15,1 km² |
Alteco | 589 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3417 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Mapo de Rüegsau | |
Geografio
redaktiRüegsau situas en Emme-Valo ĉe la orienta bordo de la rivero Emme, aliflanke de la rivero ol Hasle ĉe Burgdorf. La du komunumoj Hasle kaj Rüegsau dividas la stacidomon, kiu troviĝas sur la teritorio de Hasle kaj portas la nomon Hasle-Rüegsau. Ankaŭ la sekundaran lernejon kaj la poŝtoficejon la du komunumoj dividas, kaj kune prezentas sin en la reto.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Rüegsau limas en nordo al Heimiswil, en oriento al Affoltern en Emme-Valo kaj Sumiswald, en sudo al Lützelflüh, kaj en okcidento aliflanke de la rivero Emme al Hasle ĉe Burgdorf.
Trafiko
redaktiTra la stacidomo Hasle-Rüegsau pasas la trajnlinioj de Burgdorf al Langnau en Emme-Valo kaj de Burgdorf al Konolfingen.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Rüegsau datiĝas el la jaro 1139 kiel ruggere aue.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti