Bäriswil BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Rüti (Bäriswil))
- La mallongigo BE en Bäriswil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bäriswil..

Bäriswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 995 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Bäriswil
Blazono de Bäriswil
Blazono de Bäriswil
Blazono de Bäriswil
Svisa Mezlando, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011, Bärsiwil videblas supre en la centro de la bildo
Svisa Mezlando, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011, Bärsiwil videblas supre en la centro de la bildo
Svisa Mezlando, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011,
Bärsiwil videblas supre en la centro de la bildo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 1′ 8″ N 7° 31′ 39″ O / 47.01889 °N, 7.52750 °O / 47.01889; 7.52750 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 8″ N 7° 31′ 39″ O / 47.01889 °N, 7.52750 °O / 47.01889; 7.52750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 995
Areo 2,73 km²
Alteco 546 m super marnivelo
Poŝtkodo 3323
Komunumkodo 0403
Mapo de Bäriswil
Mapo de Bäriswil
Mapo de Bäriswil
vdr

Geografio redakti

Bäriswil situas en la Svisa Mezlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno. La centran parton de la komunuma teritorio formas iam marĉa kaldrono. De la antaŭa marĉo postrestis la marĉo Bergmoos kun lageto. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bäriswil kaj la setlejoj Husmatt, Rüti, Guggeli kaj Feld.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73 km², de kiuj 42,1% estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bäriswil limas en okcidento kaj nordo al Mattstetten, en nordoriento al Hindelbank, en oriento al Krauchthal, en sudo al Bolligen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. Kvin kilometrojn okcidente ĉe la vojnodo Schönbühl situas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A6. Per buslinio al Schönbühl la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bäriswil datiĝas el la jaro 861 kiel Perolteswilare. Bäriswil apartenas al la paroĥo Hindelbank, kun kiu ĝi ĝis 1925 formis tutelan union. Ek de la 14-a jarcento la servuteco pri Bäriswil apartenis al diversaj berncivitanaj familioj kaj fariĝis sub Hieronymus de Erlach en la jaro 1720 parto de la Senjorujo Hindelbank. Ek de 1803 ĝi apartenis al la distrikto Burgdorf, kaj estis kadre de la administra reformo en la jaro 2010 atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti