Rüti ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Rüti ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rüti.

Rüti ZH
Blazono de Rüti ZH
Katolika preĝejo de Rüti
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 15′ 42″ N 8° 51′ 21″ O / 47.26167 °N, 8.85583 °O / 47.26167; 8.85583 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 42″ N 8° 51′ 21″ O / 47.26167 °N, 8.85583 °O / 47.26167; 8.85583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11'596
Areo 10,19 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 8630
Komunumkodo 0118
Mapo de Rüti
vdr

Pri la urbo redakti

Rüti ZH estas urbo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 11'596 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Rüti situas ĉe la rivero Jona en la Zurika Oberlando inter Wetzikon kaj Rapperswil-Jona.

Trafiko redakti

Rüti troviĝas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Uster al Rapperswil, sur kiu cirkulas la regiona trajnlinio S12 de la Zurika Trafik-Unio unuflanke kaj de la trajnlinio tra la Tössvalo, kiu komenciĝas en Rüti kaj iras tra Wald ZH, Fischenthal al Vinterturo, sur kiu cirkulas la regiona trajnlinio S26, aliflanke. De Rüti eliras ankaŭ diversaj buslinioj kaj la urbo havas aliron al la Zurik-Oberland-Aŭtoŝoseo.

Historio redakti

La unua skriba mencio de la urboparto Fägswil datiĝas el dokumento de la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 807. Rüti mem aperas sub la nomo Riutun la unuan fojon en dokumento de imperiestro Oto la 2-a. En la 13-a jarcento la libersinjoroj de Regensberg fondis la Monaĥejon Rüti. En la jaro 1408 Rüti falis kiel parto de la voktdistrikto Grüningen sub la regado de la urbo Zuriko. En la 19-a jarcento la tiama vilaĝo pro la industriiĝo ekprosperis kaj disvolviĝis al urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti