Reformemaj Konservativuloj

(Alidirektita el REKOS)

La Reformemaj Konservativuloj, germane: Die Reformkonservativen (mallongigo: REKOS), [1] estas politika partio de Aŭstrio. Ili taksas sin samtempe kaj reformemaj kaj konservativismaj [2].

La politikisto Ewald Stadler en 2006.

Fondo redakti

Je la 23-a de decembro 2013 Ewald Stadler, en sia patrujo bonkonata deputito al la Eŭropa Parlamento, anoncis dum gazetarkonferenco ke li kandidatus kun propra partio nome REKOS dum la Eŭropaj balotoj de 2014. Antaŭe, la 3-a de oktobro 2013, li forpelitis pro partidamaĝada sinteno fare de la anoj de Bündnis Zukunft Österreich.[3]

La partio Christliche Partei Österreichs -CPÖ kun sia partiestro Rudolf Gehring kiel ankaŭ kelkaj studentoj el la konservema frakcio Junge europäische Studenteninitiative - JES (reprezentita de Alexander Tschugguel) subtenadas la planojn de Stadler. La CPÖ pluse anoncis lanĉi kampanjon por trovi subvenciantojn por daŭra financa subteno de la movado. Ankoraŭ antaŭ printempo 2014 la partio prezentis sian konkretan programon. [4]

El la partiprogramo kaj -strukturo redakti

Celgrupo estu elektantoj konservemaj kaj politike kaj valore, kelkaj el ili iomete dekstren orientitaj.

La partio orientiĝas pri la kristana mondordo kaj la kristana tradicio de Eŭropo kaj propagandas la ŝtatsubtenan rolon de familioj kaj la gravecon de proprietaĵoj de la unuopuloj. Ĝi estas skeptika pri la Eŭropa Unio en ties nuna koncepto kaj volas esti alternativo al aliaj partioj aŭstriaj kun aloj konservemaj (ekz. FPÖ, ÖVP).[5].

Afergvidantino estas Claudia Tobias, sidejo de la partio troviĝas en Sankt Pölten.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti