Ede Reményi

(Alidirektita el REMÉNYI Ede)

Ede REMÉNYI (pron. Reme'nji Ede) (1829 Miskolc - 15-a de majo 1898, Nov-Jorko) estis hungara violonisto, koncertmajstro. Lia frato estis Antal Reményi, lia origina nomo estis (hungare) Hoffmann Ede.

Ede Reményi
Persona informo
Naskonomo Eduard Hoffmann
Naskiĝo 17-an de januaro 1828 (1828-01-17)
en Miskolc
Morto 15-an de majo 1898 (1898-05-15) (70-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Familio
Frat(in)o Antal Reményi
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Vivo redakti

Oni jam frue ekkonis lian muzikan kapablon, li lernis en Vieno, en la 1840-aj jaroj jam koncertis en Pest (urbo). Li servis en la hungara liberecbatalo de 1848 kiel helpoficiro kaj violonludisto de Artúr Görgey. Post la malvenko de la liberecbatalo en 1849 (malarmado en Világos) elmigris, koncertis en Parizo, Londono. Reĝino Viktoria donis al li la ordenon de la "korta virtuozo". Li ricevis en 1860 amnestion kaj tiel hejmenvenis. Li iniciatis skulptaĵon por Sándor Petőfi kaj preskaŭ li mem kolektis la monon per violonaj koncertoj. Li estis en 1870-71 la unua violonisto, koncertmajstro de la Hungara Nacia Teatro. Li translokiĝis en 1872 al Parizo. Li faris grandajn koncertajn rondvojaĝojn tra Eŭropo kaj Usono. Li mortis en Nov-Jorko sur la majstra starejo (tiu konstruaĵo, sur kiu staras la koncertmajstro), kun violono enmane.

Elektitaj disĉiploj redakti