Rusia Esperantista Unio

esperantista organizaĵo de Rusio.
(Alidirektita el REU-expres')

Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis de 1921 ĝis 1938[1].

Rusia Esperantista Unio
Российский союз эсперантистов
Emblemo de Rusia Esperantista Unio
Lando  Rusio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1921 / 1991 (vidu tekste)
Interretejo https://reu.ru
vdr
Rusia Esperantista Unio
landa asocio de UEA
Komenco 28-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Sovetrespublikara Esperantista Unio vd
Lando(j) Rusio vd
Fondinto(j) Boris Kolker vd
Ĉefestro(j) Aleksandr Lebedev • Svetlana SmetaninaGrigorij ArosevMiĥail ĈertilovAndrej GrigorjevskijNikolao GudskovAndrej GrigorjevskijAndrej GrigorjevskijNikolao GudskovGeorgij Kokolija, GarikAleksander KorĵenkovViktor Aroloviĉ • Abduraĥman Junusov vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
Jura formo social organization
vdr

Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:

  • popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;
  • plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.

La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).

Membroj redakti

 
Membrolisto de REU

Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estis subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.

Laŭ kotizregularo por 2018, individua kotizo por membreco en 2018 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 250 rubloj por unu aliĝinta membro; por "amikoj de REU" - senpage.

En 2018 (por marto) REU konsistis el:

Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.

Historio redakti

Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).

En 1994 okazis unuiĝo de REU kaj Ruslanda Esperanto-Asocio (REA).

Gvidorganoj redakti

Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].

 
Grigorij Arosev, prezidanto de REU en 2010-2013

Listo de prezidantoj de REU redakti

Laborperiodo Konferenco Prezidanto
19911992 10 Viktor Aroloviĉ
19921993 11
19931994 12 Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
19941995 13 Nikolaj Gudskov
19951997 14 Aleksandr Korĵenkov
19971999 15 Abduraĥman Junusov[d]
19992000 16
20002001 17 Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
20012002 18 Georgij Kokolija
20022004 19 Nikolaj Gudskov
20042005 20
20052006 21 Andrej Grigorjevskij
20062007 22
20072009 23
20092010 24 Miĥail Ĉertilov
20102011 25 Grigorij Arosev
20112013 26
20132015 27 Svetlana Smetanina
20152017 28
20172019 29
2019 30 Aleksandr Lebedev[d]

Estraroj redakti

La Estraro de REU, elektita en 2010:

La Estraro de REU, elektita en 2013[3]:

La Estraro de REU, elektita en 2015[4]:

La Estraro de REU, elektita en 2017

La Estraro de REU, elektita en 2019

Agado de REU redakti

Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.

Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[5].

Rusia Esperantista Kongreso redakti

Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas konsiderata la ĉefa aranĝo de organizitaj rusiaj esperantistoj. En diversaj periodoj ĝi estis organizata kun diversa ofteco, en la plej sukcesaj jaroj ĉiujare. Kutime enkadre de REK okazis reelektoj de la landa E-Asocio.

Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".

La titoloj de ĉefa aranĝo estis dependaj de la historia periodo. En la unua duono de 1990-aj oni provis reordigi la numeradon de la kongresoj, tial ekde tiam la titoloj ofte estas duoblaj: unue la originale anoncita titolo (sen ajna numero, se tiu ne estis uzita), due - la rekalkulita.

REK Jaro Loko Aliĝintoj
1-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj 20-24.04.1910 Sankt-Peterburgo 103
2-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj 04-06.08.1913 Kievo 76
3-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj junio 1921 Petrogrado ĉ. 160
1-a Kongreso de SEU 20.07.1923 Moskvo ĉ.30
2-a Kongreso de SEU 26-30.06.1925 Moskvo ĉ.100
3-a Kongreso de SEU 20.07.1926 Leningrado 135
4-a Kongreso de SEU 28-31.07.1928 Moskvo 100
5-a Kongreso de SEU 25-28.12.1931 Moskvo 119
(1-a) Tutsovetia Fonda Konferenco de ASE 14.03.1979 Moskvo 101
2-a Tutsovetia Konferenco de ASE 26.03.1982 Moskvo 86
3-a Tutsovetia Konferenco de ASE 23-25.01.1989 Moskvo 212
9-a Kongreso de SEU / 12-a REK 21-23.12.1990 Moskvo 200
10-a Landa Kongreso de SEU/REU / 13-a REK 27-29.12.1991 Kolomna, Moskva provinco 125
11-a Kongreso de REU / 14-a REK 26-29.11.1992 Sankt-Peterburgo 140
15-a Rusia E-Kongreso 06-09.11.1993 Soĉi ĉ. 70
Rusia Esperantista Kongreso / 16-a REK 04-07.11.1994 Niĵnij Novgorod 65
Ruslanda Esperantista Kongreso / 17-a REK 06-08.10.1995 Tjumeno 29
Rusia Esperantista Kongreso / 15-a Konferenco de REU / 18-a REK 31.01-02.02.1997 Moskvo ĉ.75
Rusia Esperantista Kongreso / 19-a REK 03.02-06.02.2000 Ĉeboksari, Ĉuvaŝio 51
20-a REK kun EoLA 04-11.03.2001 Serovo, Sankt-Peterburgo 199
21-a REK kun EoLA decembro 2001 Kostroma, Kostroma provinco 34
22-a REK decembro 2002 Puŝĉino, Moskva provinco 47
23-a REK kun EoLA februaro 2004 Volgogrado, Volgograda provinco
24-a REK kun EoLA 29.04-02.05.2005 Jekaterinburg, Sverdlovska provinco
25-a REK kun EoLA marto 2007 Tiĥvin, Leningrada provinco
26-a REK 27-31.05.2010 Sankt-Peterburgo 239
27-a REK 20-23.10.2011 Ĉeboksary

Rusiaj Esperanto-Tagoj redakti

Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).

Listo de pasintaj RET:

Numero, dato Loko
RET-1, 1989 Jelec, Lipecka provinco
RET-2, 2002 Kovrov, Vladimira provinco
RET-3, 2003 Kovrov, Vladimira provinco
RET-4, 2004 Tiĥvin, Leningrada provinco
RET-5, 2005 Jelec, Lipecka provinco
RET-6, 2006 Volĵskij, Volgograda provinco
RET-7, 2007 Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono
RET-2011 Gelenĝik[6], Krasnodara regiono
RET-2015 Surskije Zori, Jadrina distrikto, Ĉuvaŝio
KET[7], 2016 Jalta, Krimeo
RET-2017 Poŝeĥonje, Jaroslavla provinco
RET-2018 Ŝuja, Ivanova provinco

RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.

En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto Tagoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).

EoLA redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto - Lingvo Arta.

Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU redakti

Interretaj projektoj redakti

  • En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[8]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.

Eldonaĵoj de REU redakti

Rusia Esperanto-Gazeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperanto-Gazeto.

REU-ekspres' redakti

REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.

"Movado" redakti

"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.

REJM redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperantista Junulara Movado.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ĝis 2005 funkciis memstare[9]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estas 19 membroj de REJM[10]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti