RST-kodo estas kodo kiu estas sendata dum la amatora radia komuniko kaj enhavas informon pri la kvalito de la ricevita signalo.

RST priskribas redakti

RST-kodo konsistas el 3 ciferoj, R, S kaj T respektive. Ili priskribas:

  • R por angla "readability" priskribas la kompreneblon
  • S por angla "strength" priskribas la fortecon
  • T por angla "tone" priskribas la tonon de morsa signalo

Kompreneblo redakti

La kodo R priskribas la kompreneblon de la ricevita elsendo. Ĝi priskribas kiel facile aŭ malfacile estas ĝuste kompreni la informon per radio. En morsa-koda telegrafa komuniko la kodo diras, kiel facile aŭ malfacile estas distingi ĉiun signon de la mesaĝo sendata; en voĉa komuniko la kodo diras. kiel facile aŭ malfacile estas kompreni ĝuste ĉiun diritan vorton.

La valoro de R estas cifero inter 1 kaj 5.

1 Nekomprenebla
2 Apenaŭ komprenebla, kompreneblas iuj vortoj
3 Komprenebla ege malfacile
4 Komprenebla facile
5 Perfekte komprenebla

Forteco redakti

 
forteco-mezurilo

La kodo S estas por "forteco". Forteco estas pritakso, kiom povuma estas la ricevita signalo. La valoro de S estas cifero inter 1 kaj 9. Por signaloj pli fortaj ol 9 la valoro estas cifero 9 plus kvanto de decibeloj super la nivelo de S9. Ekzemplo: 59 plus 20

S Priskribo Tensio, mikrovoltoj
je 50 omoj je 75 omoj
1 Treege malforta, apenaŭ konkreta 0,16 0,2
2 Tre malforta 0,3 0,4
3 Malforta 0,6 0,8
4 Honesta 1,2 1,5
5 Honeste bona 2,5 3
6 Bona 5 6
7 Modere forta 10 12
8 Forta 20 25
9 Tre forta 40 50
9+10dB 120 150
9+20dB 400 500
9+30dB 1200 1500
9+40dB 4000 5000
9+50dB 12000 15000
9+60dB 40000 50000

La tensio estas je donita enira rezistanco de la ricevilo.

Koincido de la du diversaj skaloj de kodo S estas nur en mezo de mallongaj ondoj (ĉirkaŭ 14 MHz). En pli grandaj frekvencoj bruo de etero estas malpli granda kaj pro tio kodo S laŭ la tensio malpli grandas ol kodo S laŭ la vorta proskribo. En pli malgrandaj frekvencoj bruo de etero male estas pli granda kaj pro tio kodo S laŭ la tensio pli grandas ol kodo S laŭ la vorta proskribo. Estas diversaj opinioj pri tio, kiun el la skaloj preferi.

Por mezuri kodon S radioriceviloj ofte havas specialan mezurilon, vidu la bildon.

Dum telegrafa komuniko anstataŭ "9" por S-kodo oni uzas ankaŭ "N"-on, ĉar litero "N" estas pli mallonga en la morsa kodo ol cifero "9".

Tono redakti

La T kodo estas por "tono". Tono estas uzata nur en morsa kodo kaj priskribas kvaliton de la radiosendilo.

La valoro de T estas cifero inter 1 kaj 9:

1 Tre malglata kiel bruo, sed ne tono
2 Tre malglata kun fono de alterna kurento
3 Malglata kun fono de alterna kurento
4 Malglata tono, iu spuro de filtrado
5 Filtrita alterna kurento sed modulita
6 Filtrita tono, definitiva spuro de modulado
7 Proksimume pura tono, spuro de modulado
8 Proksimume perfekta tono, malgrandaj spuroj de modulado
9 Perfekta tono sen spuro de modulado de iu ajn speco

Uzado redakti

Sendata teksto havas formon "RST XXX", kie X estas cifero. Ekzemple "RST 588". En okazo de S pli granda ol 9 la aldonaĵo sendatas poste, ekzemple "RST 599+40dB".

Ekzemploj de raportoj je voĉa kontakto

  • via raporto estas kvin sepen
  • via raporto estas kvin naŭ plus dudek
  • vi estas kvin sepen kun forta intermikso

misaj kutimoj kaj rekomendindaj redakti

Estas ankaŭ tendenco sendi pli bonajn RST ol ili estas reale. Iuj homoj ĉiam sendas "599". (Ĉi tio similas al la dialogo "Kiel vi fartas? – Bone!", kie la respondo "Bone!" ne dependas de tio, ĉu la homo reale bone fartas.) Unu el la kaŭzoj de ĉi tio estas, ke kelkaj kredas, ke por ricevi iujn diplomojn bezonatas komunikoj kun bonaj RST. En konkursaj reguloj oni ne trovas tion.

Korekta indiko de la kodo havas avantaĝojn por ambaŭ la sendanto kaj la ricevanto:

  • se la sendanto indikas "via raporto estas 33" tio estas samtempe peto: ĉar mi ne bone komprenas ĉion, bonvolu ne paroli tre rapide. Komplikajn aferojn diru en klara, simpla lingvo, ripetu tiklajn vortojn, literumu specialaĵojn.
  • se la sendanto indikas "via raporto estas 59" tio estas samtempe informo: mi ĉion facile komprenas. Tial ne estas necese, ĉion dufoje ripeti, literumi ktp.

La plej grava ero dum kontakto estas la voksigno. Tial ĝi estu nepre literumita dum la unua mencio por eviti eraron. Oni uzu la ICAO-alfabeton respektive la ILERA-alfabeton.