Gábor Rudnai

(Alidirektita el RUDNAI Gábor)

RUDNAI Gábor naskiĝis la 25-an de majo 1946 en Budapeŝto. Lia patro estis konata fakulo de la nutraĵa kaj gastiga industrio, li verkis ĉ. 15 faklibrojn. Li havas praulon de viena pentristino el la lastjarcenta Vieno, kiu ilustris akvaforte la muzikon de Beethoven (Betoveno).

Gábor Rudnai
Persona informo
Naskiĝo 25-an de majo 1946 (1946-05-25)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aŭgusto 2008 (2008-08-20) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanarusaĉeĥahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto • poeto • instruistotradukisto
vdr

Li studis en Budapeŝto, estis mezlerneja instruisto kun la fako pri hungara-rusa lingvoj. Inter 1980 kaj 1982 li estis hungara gasto-lektoro en la praga Karlo-Universitato. Dum 5 jaroj li gvidis amatoran literatur-teatron, ekde 1977 ĉiusomere laboris kiel rus-germanlingva gvidanto turisma. La filozofi-doktoran disertaĵon li skribis en 1984 pri la plej granda hungara pentristo, Tivadar Csontváry Kosztka (ĈONTva'ri; 1853-1919).

Li estas ano ekde 1991 en la hungara PEN-Club. Lia lasta laborejo en mezlernejo ĉesis en 2002, post plurmonata senlaboreco li iĝis en 2003 halo-gardisto en la Hungara Nacia Muzeo.

Li verkis poemojn ekde lia sepa jaro. Li verkis la unuan poemon je efiko de Johano de Brava de Sándor Petőfi, pri ŝafisto kaj ties hundo. Li publikas ekde 1965 en gazetaro, radio, antologioj. En la numero 1970/1 de Hungara Vivo, aperis de li en Esperanto tri poemoj pri Csontváry, el ili la poemon titolitan "Puto de Maria en Nazaret", tradukitan de Kálmán Kalocsay (KAloĉai), oni tradukis plu al la ĉeĥa lingvo (Madarsky Tyden, 1983/9).

Liaj poemoj aperis (tradukis Tibor Papp) ankaŭ en la Debrecena Bulteno.

foto + bibliografio en la hungara Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine