Raĥiv ukraine Рахів, ruse Рахов, slovake Rachov, hungare Rahó, rumane Rahău estas urbo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Raĥiv, kies distriktejo estas.

Raĥiv
Rakhiv.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90600 [+]
Retpaĝaro www.rakhiv.com [+]
Demografio
Loĝantaro 15 621  (2019) [+]
Loĝdenso 298 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 24° 13′ O (mapo)48.0524.216666666667Koordinatoj: 48° 3′ N, 24° 13′ O (mapo) [+]
Alto 430 m [+]
Areo 52,42 km² (5 242 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Raĥiv
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Rakhiv [+]
Information icon.svg
vdr
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio

Bazaj informojRedakti

SituoRedakti

La urbo situas ĉe bordo de Tiso, apude kunfluas ties 2 branĉoj Nigra kaj Blanka Tisoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Solotvino-Lviv. Taĉiv troviĝas 70, Uĵhorodo 209 km-ojn.

HistorioRedakti

 
Strato en Raĥiv
 
Panoramo de Raĥiv

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En 895 la hungaraj triboj en la proksimeco trairis Karpatojn kaj okupis la basenon. En 1241 la tataroj detruis ĉiujn setlejojn trovitajn en la proksimeco. La unua mencio devenis el 1373 pri la loko. La proksimaj altaj montoj iomete defendis la komunumon de ŝtormoj de la historio. Post la mezepoko Rahó apartenis al princlando Transilvanio. En 1782 ligna ponto konstruiĝis tra Tiso. En la 19-a jarcento la komunumo ekhavis industrion, precipe fare de germanoj ĵus alvenintaj.

En 1910 Raĥiv havis 6577 da loĝantoj (4432 rutenoj, 1177 hungaroj kaj 917 germanoj. En 1914 la rusa armeo dum duonjaro havis la urbon. En 1919 tie oni deklaris malgrandan respublikon, sed la alvenintaj ĉeĥaj kaj rumanaj armeoj neniigis ĝin. Ekde 1920 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio.[1] En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Rahó/Rahiv. En 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis 93 da hungaroj kaj germanoj al la gulago, el ili tie mortis 32. Ekde 1945 Rahov apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 1958 Rahov urbiĝis. En 2001 loĝis en Rahiv 15241 da homoj, (84 % ukrainoj kaj rutenoj, 12 % hungaroj, 3 % rumanoj, 1 % rusoj).

VidindaĵojRedakti

 
Kunfluejo de Blanka kaj Nigra Tisoj

FamulojRedakti

En la urbo naskiĝis hungara kirurgo István Altorjay; mortis rutena-hungara komisaro Ágoston Stefán.

ĜemelurbojRedakti

  1. Preclík, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, site 8-34, 36-39, 41-42, 106-107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–215.