Raŝid BEHBUDOV (naskiĝis la 14-an de decembro 1915 en Tifliso, Tiflisa gubernio, Rusia Imperio, mortis la 9-an de junio 1989 en Bakuo, Azerbajĝano), eble la plej fama kantisto pri la popola azerbajĝana muziko, per la gloro, kiun li haviĝis tra la mondo li konigis ĝin en multaj eksteraj landoj. Lia kantaj ĉefverkoj sterniĝas de fieraj himnoj dediĉitaj al beleco de lia patrujo ĝis teneraj amkonfesoj. Li estis rimarkinda pro ne nur liaj tute propraj kantaj artifikoj, virtuozo, varmo kaj esprimivo sed unuavice elstare riĉa voĉo.

Raŝid Behbudov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1915 (1915-12-01)
en Tbiliso
Morto 9-an de junio 1989 (1989-06-09) (73-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Aleo de Honoro
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Familio
Patro Mejid Behbudov
Infano Rashida Rashid
Okupo
Okupo operkantisto • filmaktoro • aktoropolitikistokantisto
vdr

Raŝid Behbudov furoris en 1945 en la filmo "Arŝin Mal Alan" (la ŝtofo-kolportisto), historio pri riĉa negocisto, kiu maskovestis sin kiel kolportisto por povi eniri en la enajn kortojn de azerbajĝanaj domoj kaj tiel, vidi la junajn virinojn kaj elekti unu. Li estis unue elektita por ludi rolon de servisto de tiu ĉefrolulo, sed hazarde la reĝisoro aŭdis lin kanti unu el la arioj kantotaj de tiu, kaj tiel impresiĝis, ke li decidis doni la ĉefrolon al li. La filmo fariĝis populara sukceso kaj BEHBUDOV fama. De tiam li migradis nelacigeble vicigante koncertojn kaj en sia lando, la tiam soveta respubliko de Azerbajĝano, kaj tra la mondo, ĉar kvankam la rajto vojaĝi eksteren de la sovetaj landlimoj estis tiam ege limigita, esceptoj faratis por li.

Inter aliaj landoj li konatiĝis en:

  • Hindio: Raŝid estis populara en Hindio; lia unua enspektakliĝo tie okazis en 1952, li tiam kantis ne nur azerbajĝanajn kanzonojn sed ankaŭ plurajn en la hindia, Urdua kaj la bengala. Tio ege efektis al la publiko. Dum lia dua vojaĝo tie okazis eksterordinara okazaĵo : li trajne estis veturanta al Hajderabad, abrupte amaso da hindoj vidiĝis sur la trako, kiuj sukcesis trudi la vagonaron halti. Ili postulis ke li kantu por ili ! Kaj li devis eliri sur la pordsojlo de sia vagono kaj kanti al ili plurajn azerbajĝanajn kaj hindajn kantojn antaŭ ol la trajno povu pluveturi.
  • Irano, kie li estis tiom populara, ke la planitan dumonatan turneon oni devis plidaŭrigi al du pliaj monatoj.
  • Turkio: kie lia unua spektaklo okazis en 1961. Ofte la turka spektantaro scipovis ĉiun kanzonon lian parkere (turka kaj azerbajĝana lingvoj estas sufiĉe proksimaj, ke interkompreniĝas) kaj kantadis kune kun li.
  • Suda Ameriko: kie li interalie kantis en Ĉilio nur unu monato antaŭ la 11-a de septembro 1973, kiam okazis la sanga puĉo.
  • Tra Sovetio: la politiko de la soveta reĝimo celanta montri, ke la multaj gentoj de la regno konsistigis « unu ampleksan feliĉan familion » estis iel trompa, sed ĝi tamen kondukis al kulturaj aranĝoj kiuj ebligis la diversajn respublikojn konigi sian artojn en la tuta vastega lando. Tiel BEHBUDOV partoprenis jare 1959 en Moskvo en la « Dek tagoj de Azerbajĝana Kulturo » kaj fine ricevis la plej altvaloran priartan titolon en Sovetio : « Artisto de l’Popolo de Sovetio ».

Fine de lia kariero li realigis sian revon: fondi en Baku, la azerbajĝana ĉefurbo, teatron speciale dediĉita al popola kanto. Tiu nun nomiĝas la « Behbuhdov Kanto-Teatro ».

Eksteraj ligiloj redakti

unu rete aŭskultebla kanzono