Rațiu

vilaĝeto en Rumanio
(Alidirektita el Raţiu)

Rațiu [raciŭ] (hungare Ráctanya aŭ Ráctelep) estas aparte malgranda vilaĝo en Rumanio sudoriente de la urbo Tășnad kaj apartenanta administre al ĝi.

Rațiu
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Ráctanya aŭ Ráctelep (hungare)
Komunumo Tășnad
Situo 47° 26′ N, 22° 37′ O (mapo)47.4422.609166666667Koordinatoj: 47° 26′ N, 22° 37′ O (mapo)
Rațiu (Rumanio)
Rațiu (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 177 m
Poŝtkodo 445303
Loĝantaro 28 (en 2011, 38 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 136688
vdr

Rațiu estis fondita en 1950[1]. Ĝi estas atingebla de Tășnad per la komunuma vojo DC 118; la vojo ne havas firmigitan surfacon kaj estas malfacile uzebla ĉe pluvo aŭ neĝo[1].

Pro siaj malgranda loĝantaro kaj signifa distanco (5 km) disde la urbo, Rațiu estas la sola parto de Tășnad sen dukta metan-provizado[1].

  1. 1,0 1,1 1,2 Memoriu General P. U. G. Tasnad (PDF) (2010). Arkivita el la originalo je 2014-11-29. Alirita 2014-11-15 .

Eksteraj ligiloj

redakti