Rabštejn nad Střelou

Rabštejn nad Střelou (en latinaj tekstoj Rabenstein, germane Rabenstein an der Schnelle) estas eksa historia urbo en norda parto de distrikto Plzeň-nordo, hodiaŭ parto de urbo Manětín en Ĉeĥio. En la urbo vivas 25 loĝantoj (2021), ties katastra teritorio okupas 890,72 ha.

Rabštejn nad Střelou
germane Rabenstein an der Schnella, latine: Rabenstein
municipa parto
Vido al Rabštejn nad Střelou
Blazono
Oficiala nomo: Rabštejn nad Střelou
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-nordo
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Manětín
Montaro Rakovnika montetaro
Rivero Střela
Situo Rabštejn nad Střelou
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 32″ N 13° 17′ 22″ O / 50.04222 °N, 13.28944 °O / 50.04222; 13.28944 (mapo)
Katastro 8,9072 km² (890,72 ha) Rabštejn nad Střelou
Loĝantaro 25 (2021)
Denseco 2,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1269
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 331 62
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rabštejn nad Střelou
Retpaĝo: www.rabstejnnadstrelou.wz.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Unu el aliroj ĝis Rabštejn
Ŝtona domo

Rabštejn akiris statuton de urbo en la jaro 1337 kaj hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel la plej malgranda urbo en Ĉeĥio. Laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej malgranda urbo en la mondo estas Hum en norda Kroatio. Ĝi havas proksimume la saman nombron da loĝantoj kiel Rabštejn, sed ĝi estas memstara, dum Rabštejn estas parto de urbo Manětín.

Situo redakti

Rabštejn situas super la dekstra bordo de rivero Střela, sur monto limigita per krutaj deklivoj de sude kaj de norde, 7,5 km nordoriente de Manětín. La urbo troviĝas meze de natura parko Horní Střela.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869514
1880514
1890536
1900493
1910426
1921432
JaroLoĝantoj
1930344
195077
1961119
197098
198038
199126
JaroLoĝantoj
200126
201125
202125

Memorindaĵoj redakti

  • ŝtona ponto
  • ruinoj de gotika burgo el la 14-a jarcento kaj urbaj remparoj
  • preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora
  • monaĥejo de la Servistoj de Mario
  • baroka kastelo
  • juda tombejo
  • popola arkitekturo
  • muelejo ĉe Lišákidoj

Ĉirkaŭaĵo redakti

Rabštejn najbaras nordoriente kun Nový Dvůr, sude kun Kotaneč, sudokcidente kun Stvolny kaj okcidente kun Vranov

Rilataj temoj redakti

Referencoj redakti

  • Jiří Čarek: Městské znaky v českých zemích, Academia Praha 1985

Eksteraj ligiloj redakti