Rabato estas malaltigo en la prezo de varo, tipe por malpliigi inventaron fine de vendosezono (vestoj, ŝuoj, kiuj iĝos eksmodaj), aŭ por vendi nevalidan vararon fine de ties utila vivo (manĝaĵojn). Tiuj rabatoj estas plej ofte proponitaj de vendistoj en precizaj jarepokoj depende de la landoj. Rabato povas okazi ankaŭ en vendado de malfacile vendeblaj vendotaĵoj (domoj, bienoj, nemoveblaĵoj ĝenerale ktp.) kaj ankaŭ pro specifaj personaj rilatoj (parenceco inter vendanto kaj aĉetanto, devigo al specifa estonta uzo de la aĉetaĵo ktp.).

Proponitaj rabatoj dum Nigra vendredo.

En Esperantujo estas tradiciaj rabatoj pro frua aliĝo al kongreso (ankaŭ pro junaĝo aŭ deveno de nepagipovaj landoj), aĉetado de libroj are ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

(en) Jackson, T kaj M Pepper (2010), Consumerism as Theodicy – an exploration of religions and secular meaning functions, In Thomas, L, Consuming Paradise, Oxford, Palgrave-Macmillan