La Rabdornitedoj (Rhabdornithidae) estas orientalisa birdofamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun tri specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rabdornitedoj
Rhabdornis mysticalis
Rhabdornis mysticalis
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Animalia
Filumo: Ĥorduloj
Chordata
Klaso: Birdoj
Aves
Ordo: Paseroformaj
Passeriformes
Familio: Rhabdornithidae
Greenway, 1967
Genro: Rabdornito
Rhabdornis
Reichenbach, 1853
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Rabdornitoj estas endemiaj en la Filipinoj, la tri specioj, inter kiuj la mistika rabdornito, troviĝas nur en tiu ĉi insularo.

Aspekto kaj vivmaniero redakti

Maskloj kaj femaloj estas ĉirkaŭ 15 cm grandaj. Ili distingiĝas je la plumarkoloro. La birdoj disponas pri fortaj kruroj, per kiu ili kapablas kuri laŭ la arbotrunkoj, simile al sitoj. Per sia longa, iom antaŭen kurbigita beko ili en arbarŝelaj fendoj serĉas insektojn. Per sia penikoforma lango ili prenas la nektaron el floroj. Ili manĝas ankaŭ fruktojn.

Genro, specioj kaj subspecioj redakti

  • Rabdornito (Rhabdornis)
    • Mistika rabdornito (Rhabdornis mysticalis)
      • Malgranda mistika rabdornito (Rhabdornis mysticalis minor)
      • Tipa mistika rabdornito (Rhabdornis mysticalis mysticalis)
    • Granda rabdornito (Rhabdornis grandis)
    • Senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus)
      • Tipa senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus inornatus)
      • … senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus leytensis)
      • Rabora senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus rabori)
      • … senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus alaris)
        • Zamboanga senornama rabdornito (Rhabdornis inornatus zamboanga)
 
Rhabdornis inornatus