Rabotilo

Laborilo por ebenigi kaj glatigi surfacojn

Rabotilo estas laborilo por ebenigi, glatigi surfacojn el diversaj materialoj (ligno, plasto, metalo), sed ankaŭ por malgrandigi dimension de fabrikata aĵo.

Rabotilo

Ligna rabotilo

Ligna rabotilo
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por rabotado de ligno
vdr

La rabotiloj de la lignaĵisto konsistas el fusto kun tie fiksita klingo, kiu laŭ rekta movo detranĉas mallarĝajn kaj maldikajn striojn (rabotaĵojn, splitojn) el la prilaborata materialo. La dikon de la detranĉata tavolo oni povas fiksi per alistarigo de la klingo. La agado raboti estas nomata rabotado aŭ raboti.

Laŭ Francisko Azorín raboti estas Ebenigi lignon aŭ metalon per tipa, tranĉanta, ilo.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana ra-bozen (for puŝi). Kaj li aldonas la terminojn rabotilo por ilo por raboti, kaj rabotaĵo, por lamenetoj detranĉitaj per rabotilo.[2]

La rabotilo konsistas, krom klingo kaj fusto, el blokadkojno (kiu tenas la klingon) kaj tenilo.

Tipoj de rabotiloj redakti

 
Rabotanta ĉarpentisto.

Oni povas disigi en tri kategorioj:

Manaj (senmotoraj) rabotiloj redakti

  • glatiga rabotilo (vidu foton) ;
  • kruda rabotilo (kun du klingoj)
  • dentrabotilo servas por prepari jam rabotitan surfacon al gluizo; ĝi skrapas la surfacon
  • rabetrabotilo estas mallarĝa glatiga rabotilo
  • fundorabotilo
  • dupersona rabotilo kun du preniloj ĉe barelfaristo
  • kanelrabotilo (por fari arkformajn kanelojn en la barelfundon)
  • ledorabotilo de selisto (dumana tirrabotilo
  • korbfarista rabotilo estas simila al rabetrabotilo
  • rabotilego, ebeniga rabotilo;

Manaj kunmotoraj rabotiloj redakti

  • elektra rabotilo por manlaboro
  • interna rabotmaŝino de barelfaristo

Maŝinoj redakti

  • (ebeniga) rabotmaŝino por ebenigi, malkurbigi
  • (lign)-rabotatoro por raboti paralele kaj je peciza dikeco (ofte rabotatoro kaj ebeniga rabot-maŝino kombiniĝas en unu nura maŝino).
  • metal-rabotatoro, same por raboti paralele kaj je peciza dikeco sed kun sistemo tute alia ol por ligno.

pli detale kun bildoj en Esperanta Bildvortaro

Proverbo redakti

En la ĉiutaga parolo – en multaj landoj – iĝis proverbo: Kie oni rabotas, tie falas ankaŭ la rabotaĵo. Tiel oni aludas pri tio, ke ĉio eble havas ankaŭ malavantaĝojn, kiujn oni ne povas eviti.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 176.
  2. Azorín, samloke.