Rachid Koraichi

alĝeria artisto

Rachid Koraichi (ankaŭ Rachid KoraïchiRashid Koraichi; * 1947 en Ain Beida en orienta Alĝerio) estas alĝeria skulptisto, tekst-arta pentristo, kaligrafiisto kaj vida artisto, konata tutmonde pro sia uzo de vortoj, nombroj, signoj, kulturaj simboloj kaj kaligrafio en siaj artaĵoj[1]. Antaŭ la 20-a jarcento la influo de okcidentaj lingvoj kreis sociajn kaj politikajn streĉiĝojn. Antaŭ 1950 kaligrafio fariĝis simbolo de kultura kaj politika identeco kontraŭ koloniismo. En 1960 la movado de la literismo prosperis, kiam "pentri per literoj" fariĝis la reganta maniero de arta esprimo[2].

Rachid Koraichi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1947 (1947-01-01) (77-jaraĝa)
en Ain Beida
Lingvoj araba
Loĝloko TunizioFrancio
Ŝtataneco Alĝerio
Subskribo Rachid Koraichi
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • artisto
vdr

La simboloj kiujn Rachid Koraichi uzas estas bazitaj sur arabaj kaj berberaj skribaĵoj, magiaj nomsistemoj kaj ĉinaj kaj japanaj signoj same kiel sur kriptogramoj kiujn li mem inventis. Li laboras sur kanvaso, papero, ceramiko, vitro, metalo kaj silko[2].

Vivkuro redakti

Koraichi devenas de sufiisma familio. Li bone konis la malnovajn grafikajn tekstojn de la arab-islama tradicio ekde sia junaĝo kaj konatiĝis kun la rokpentrado en Tasilin-Aĝer en Alĝerio. Li komencis siajn studojn en Alĝerio ĉe la École des beaux arts d'Alger antaŭ ol iri al Parizo por plustudi tie ĉe la École nationale supérieure des arts décoratifs de Paris.

Ekde 1970 la verkoj de Koraichi estas videblaj en ĉiuj mondopartoj. Liaj desegnaĵoj, en kiuj li tre ofte uzas araban kaligrafion, ilustras pli ol dekduon da publikaĵoj de francaj kaj internaciaj poetoj.

Koraichi loĝas en Parizo kaj en la malnova urbo Tunizo en Tunizio .

Ekspozicioj redakti

Ilustraĵoj redakti

  • 1991: kun Nicole de Pontcharra kaj Pierre Restany : Cris Ecrits, Éditions de Lassa, Bruselo.
  • 1997: kun Nicole de Pontcharra kaj Roxanne Hodes: Lettres d' Argile, Éditions Corrinne Maeght, Nîmes.
  • 2006: Bernard Perroy: Cœr à cœr, 49 hajkoj kaj 49 desegnaĵoj, Éditions Al Manar, Neuilly, Francio.
  • 2009: kun Mahmud Darwisch: Une nation en exil: Hymnes gravés suivi La Qasida de Beyrouth, Actes Sud, Arles, Francio kaj Éditions Barzakh, Hydra, Alĝero, Alĝerio, ISBN 978-9947-851-61-6 .
  • 2010: Alberto Manguel: Histoires classiques, tri rakontoj kun tri desegnaĵoj, araba/franca, Éditions Al Manar, ISBN 978-2-913896-44-4 .
  • 2010: kun Manlibro Roche: Chevaucher la nuit, novelo, Èditions al Manar, Neuilly, Francio.

Verkaro redakti

La verkaro de Koraichi enhavas poemojn kaj citaĵojn de sufiismaj mistikuloj kiel Rumi kaj Al-Arabi (en: wikipedia) kaj la palestina poeto Mahmud Darwisch.

Liaj verkoj formas parton de la kolektoj de renomaj muzeoj en Londono, Parizo, Tuniso, Bagdado. kaj Amman.

Referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Rachid Koraichi en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

Literaturo redakti

  • (en) Rachid Koraïchi & Ferrante Ferranti: Invisible Masters (Paris, 2016); Houghton, G. (eld.),
  • (en) Rachid Koraïchi: Eternity is the Absence of Time (London, 2011);
  • (fr) Koraïchi, R, Une Nation En Exil (Paris, 2009);
  • (fr) Koraïchi, R, Les Ancêtres Liés Aux Étoiles (Paris, 2008);
  • (en) Porter, V, Word into Art: Artists of the Modern Middle East (Dubai 2008), BMP, 2008 (148 p.);
  • (en) Ali, W, Modern Islamic Art: Development and Continuity (Florida, 1997);
  • (en) Ali, W, Contemporary Art From the Islamic World (Amman, 1989)
  • (en) Karl Kempton, A history of visual text art, Apple Pie Editions, Manchester-Berlino, ISBN 978-1-909388-24-6

Eksteraj ligiloj redakti