Raddomo estas ronda ŝtonkonstruaĵo sur la Britaj insuloj, kies interna ejo estas ĉirkaŭata de radie situantaj niĉoj, kiuj aŭ estas enkonstruitaj en tre dikaj muroj aŭ per krommuro separita de la ekstera muro.

raddomo sur la insulo Grimsay.
raddomo de Scatness.
raddomo en la jarla korto, Mainland, Ŝetlando (stato: 1999).
konservata parto de las raddomo de la jarla korto.

Priskribo redakti

Raddomo estis konstruitaj en skota ferepoko. Male al la Broch-oj, kies antaŭantoj ĝi estas, oni kalkulis nur 62 ekzemplerojn en Caithness kaj Sutherland (Tigh na Fiarnain), sur la Hebridoj kaj Ŝetlando. Raddomoj estas konstruaĵoj kun diametro ĝis 10 m kaj alteco de ses metroj. La formo estas varia. La nombro de la niĉoj kaj la formoj de la enirejoj varias de konstruaĵo al konstruaĵoj. Raddomoj ekzistas en du diversaj ejoj: Maĥiro kaj Torfejo. Ĉar nur 5 el 31 raddomoj de la okcidentaj insuloj staras sur torfejo, arkeologoj argumentas, ke maĥiro estis la preferata konstruloko de la raddomoj.

La raddomoj sur Ŝetlando nome la spokoj konsistas nur el sekmasonaĵoj el relative malgrandaj ŝtonoj. Ĉe la raddomoj de la atlantika tipo de la okcidentaj insuloj (South Clettraval) la spokoj konsistas el radiaj septoj, kiuj konsistas el vertikale starantaj grandaj ŝtonoj. Escepto estas Cnip raddomo, Valtos, Lewis kaj Harris kaj la raddomoj de Ŝetlandoj.

La plej famaj kaj plej bone konservitaj raddomoj (kvar instalaĵoj) ekzistas ĉe la Jarlkorto sur la Mainland (Ŝetlando). Parto de la raddomoj estas rigardata de kelkaj aŭtoroj kiel piktaj kvankam ili estas malsamaj al la sendube piktaj terdomoj, kiel oni trovis ili en la jarlkorto (en formo de pikta terdomo) kaj ĉe la Broch de Gurness trovita domo.

Pri la daŭro de la uzado oni nenion scias, kiel ŝtonrompejo ili estis uzataj ĝis antaŭ kelkaj jaroj. La raddomoj de Allathasdal, sur Barra kaj Scalavat 1 sur South Uist estis konstruitaj kun keletaĝo.[1]

La raddomoj similas al la skota Broch, kiu estis multe pli alta, al la Skara Brae sur la Orkadoj, al la nordiaj raddomoj de EketorpIsmantorp sur Öland kaj al la anatolia Demircihöyük.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Ian Armit: The Archaeology of Skye and the Western Isles 1996, ISBN 0-7486-0640-8
  • Gordon Barclay: Farmers, Temples and Tombs (Birlinn 2005); ISBN 1-84158-380-4
  • Euan W. Mackie: The Roundhouses, Brochs and Wheelhouses of Atlantic Scotland C.700 BC-AD 500: Architecture and Material Culture: Orkney and Shetland Isles 2002 ISBN 978-1-84171-459-2

Referencoj redakti

  1. R. J. C. Atkinson bringt das Wheelhouse bereits 1957 in „Excavations of a wheelhouse and other Iron Age structures at Sollas, North Uist”, mit Ritualen in Verbindung: “Beneath the wheelhouse floors were a large number of pits, many containing articulated, dismembered or cremated animal burials, attesting to ritual practices”.

Eksteraj ligiloj redakti