Radikal-Demokrata Partio de Svislando

La Radikal-Demokrata Partio de Svislando (germane Freisinnig-Demokratische Partei (FDP); france Parti radical-démocratique (PRD); itale Partito Liberale Radicale (PLR)) estas unu el la kvar partioj de la granda registara koalicio de Svislando.

Radikal-Demokrata Partio de Svislando
partio
Ideologio klasika liberalismo, Konservativa liberalismo
Retejo https://www.plr.ch, https://www.plrt.ch www.fdp.ch, https://www.plr.ch, https://www.plrt.ch
vdr
Radikal-Demokrata Partio de Svislando
emblemo
partio
Komenco 1-a de januaro 2009 vd
Antaŭe Libera Demokratia Partio de Svislando • Liberala Partio de Svislando vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Ideologio

klasika liberalismo • Konservativa liberalismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Samuel Lanz vd
Ĉefestro(j) Philipp Müller • Petra Gössi • Fulvio Pelli • Thierry Burkart vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Varbostando de RDP

Historio redakti

La Radikal-Demokrata Partio de Svislando havas siajn radikojn en la liberala kaj radikala movado de Svislando, kiu estiĝis fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcento dum la tempo de la Helveta Respubliko. La radikal-liberala respektive radikal-demokrata kaj liberal-demokrata movado estis la motoro por la kreado de la moderna Svisa Konfederacio kaj la unua Federacia Konsilio de Svislando de 1848 konsistis komplete el ĝiaj membroj. La hodiaŭa Radikal-Demokrata Partio de Svislando estis formale fondita en la jaro 1895 en la stacidoma bufedo de Olten per la kunfando de la diversaj radikalaj kaj liberalaj grupoj ĝis tiam ekzistintaj en Svislando.

Gvidantoj de la partio redakti

La aktuala prezidanto de la partio estas la tiĉina politikisto Fulvio Pelli. En la Federacia Konsilio la partio estas reprezentita per Pascal Couchepin kaj Hans-Rudolf Merz.

Ĝia politiko redakti

Kvankam la nomo de la partio implicas radikalan pozicion, la Radikal-Demokrata Partio de Svislando estas fakte la ŝtatportanta partio de Svislando, kiu dum pli ol jarcento dominis la svisan politikon. En la 19-a jarcento la reprezentantoj de la Radikal-Demokrata Partio respektive ĝiaj antaŭantoj praktike sole regis la landon. La partio defendas liberalan burĝan politikon dekstre de la mezo. En la 20-a jarcento ĝi iom post iom devis dividi la registaran povon unue kun la konservativuloj kaj poste ankaŭ kun kristandemokratoj kaj socialistoj.

Fonto redakti

La artikolo baziĝas ĉefe sur resumo de la koncerna artikolo pri la Radikal-Demokrata Partio en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti