Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
radikpetroselo
radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum)
radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Petroselo’’ Petroselinum
Specio: P. crispum’’’
Petroselinum crispum subsp. tuberosum
(Mill.) Nym. & A.W.Hill
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
radikpetroselo sur foiro en Budapeŝto

Radikpetroselo (Petroselinum crispum subsp. tuberosum) estas subspecio de Petroselo (Petroselinum crispum) kun dikiĝinta, oblonga kaj pinta pivotradiko. Ĝi apartenas al la botanika familio de la Apiacoj (Apiaceae).

PriskriboRedakti

Radikpetroselo estas dujara kaj frostrezista herba planto. La folioj de radikpetroselo tre similas al la folioj de la glata folipetroselo, sed estas pli grandaj. La pivotradiko estas blanka kun brunaj ringoj. Ĝi havas blankan karnon. Ĝi tre similas al la radiko de Pastinako, ĝi estas nur iomete pli maldika. La semo havas milgrajnpezon de 1,3 ĝis 3,0 g kaj sub bona kondiĉoj ĝi estas stokebla unu ĝis tri jaroj..[1]

Deveno kaj historioRedakti

Radikpetroselo estis origine kultivata en la moderaj zonoj de Mez- kaj Nordeŭropo. Hodiaŭ ĝi estas kultivata tutmonde sur kampo aŭ en plantdomoj.

Kultivado kaj rikoltoRedakti

Malfirmaj kaj tralaseblaj grundoj plej bonas por la kultivado kaj rikoltado. Oni dissemas en marto kaj aprilo. En la varmaj regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo pli bonas la disemado en oktobro.[2] La semnombro estas ĉ. 350 semoj/g.[3] Daŭras de la disemo ĝis la ĝermado 15–20 tagoj. Radikpetroselo ĝermas malrapide kaj neregule. Ekde la kresko de la radiko la planto bezonas relative multe da akvo.

StokadoRedakti

Nelavitaj la radikoj povas esti stokataj sub 2 °C same bone kiel karotoj; ĉe pli alta temperaturo la radikoj fariĝas spongecaj kaj perdas kvaliton.[4] Lavitaj ili estas stokeblaj ĝis tri semajnoj. Enmetita en humida sablo la radikoj konserviĝas ĝis ses monatoj.[5]

Malsanoj kaj damaĝbestojRedakti

 
egopodia folilaŭso

La radikpetroselo estas ofte atakata de la egopodia folilaŭso (Cavariella aegopodii). La damaĝinsekto estas la vektoro de virusoj. Ankaŭ la karotmuŝo (Psila rosae) ŝatas la plantojn. La larvoj de la radikmuŝo murdas rustrobrunajn kavaĵojn en la tuberradiko. La fungoj Septoria, Alternaria kaj vera melduo faras makulojn sur la folio. Relative malofte engrunda radiknematodoj kaŭzas dikiĝon de la flankradikoj, kiu malhelpas la sorbado de akvo kaj la tuberoj malbone kreskas.[6][7][8]

UtiligadoRedakti

Uzado en la kuirartoRedakti

 
lavita petrosela pivotradiko

La radikpetroselo havas intensivan, dolĉetan guston, simila al pastinako, sed pli forta. La gusto ankaŭ similas al tiu de tubercelerio. La radikpetroselo estas uzata por spici supon kaj legom-unupotaĵon kaj ĝi estas ofte parto de la supverdaĵo. La pivotradikoj de la petroselo ankaŭ taŭgas por krudaĵsalatoj.

EnhavosubstancojRedakti

Po 100 g freŝpezo de la radiko enestas 88 % akvo, 2,8 g proteino, 0,6 g graso, 2,3 g karbonhidratoj, 20 kcal energio, 39 mg kalcio, 12 mg natrio, 0,85 mg fero kaj 41 mg vitamino C.[9]

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Bayerische Landesanstalt für LandwirtschaftMerkblätter. Alirita 2013-08-11.
  2. S. A. Petropoulos, Effect of sowing date and cultivar on yield and quality of turnip-rooted parsley (Petroselinum crispum ssp. tuberosum), Journal of Food, Agriculture & Environment, Vol. 3 No. 2, 2005, S. 205–207
  3. M. Baladou et al., Persil racine Detail de Culture, aus: http://www.legumes.ch/, OCVCM, 2004
  4. Bayerische Landesanstalt für Landwirtschaft, Merkblätter - Petersilie und Pastinake, 2005
  5. Merkblatt: Internetquelle http://www.lfl.bayern.de/mam/cms07/publikationen/daten/merkblaetter/p_20070.pdf Wurzelpetersilie und Pastinake (PDF) LfL - Bayerische Landesanstalt für Landwirtschaft, 10a Oktobro 2013, PDF; 257 kB
  6. R. Theiler et al., Fruchtfolge im Freiland-Gemüsebau, Agroscope FAW Wädenswil, 2005
  7. G. Crüger: Pflanzenschutz im Gemüsebau, 3. neu bearbeitete Auflage, ISBN 3-8001-5135-9, 1991, S. 101–103.
  8. E. Meyer et al.: Taschenbuch des Pflanzenarztes, 45. neu bearbeitete Folge, Landwirtschaftsverlag GmbH Münster-Hiltrup, 1996, S. 156–157
  9. K. Herrmann: Inhaltsstoffe von Obst und Gemüse, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart, 2001