Radioĥemio

studfako de kemio

Radioĥemio - aŭ en alternativa literumo radiokemio por simpla evito de la sono kaj litero ĥ - estas la ĥemio de radioaktivaj materialoj, kie radioaktivaj izotopoj de elementoj uzatas por studi la ecojn kaj ĥemiajn reakciojn de ne-radioaktivaj izotopoj (ofte en radioĥemio la foresto de radioaktiveco kondukas al substanco priskribata kiel senaga kiam la izotopoj estas stabilaj). Ofte radioĥemiistoj traktas la uzon de radioaktiveco por studi ordinarajn ĥemiajn reakciojn.

Radioĥemio inkludas la studon de ambaŭ naturaj kaj homfaritaj radioizotopoj. Pioniro de la fako estis la ĥemiisto Otto Hahn.