Radio Wnet – pola firmao fondita en Varsovio la 25-an de majo 2009 kiel interkona retejo kaj interreta radio. Ties kunfondintoj estas Krzysztof Skowroński, Wojciech Cejrowski, Jerzy Jachowicz kaj aliaj. Inter la unuaj apogantoj kaj kunlaborantoj estis Ludwik Dorn, Marek Kamiński kaj Janusz Korwin-Mikke.

Radio Wnet
emblemo
radiostacio
Komenco 25-a de majo 2009 vd
Lando(j) Pollando vd
Situo Varsovio
Lingvoj

pola lingvo
belorusa lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉefaspekto de la stacio redakti

La radio de sia komenco disaŭdigas programojn pri diversaj temoj: distraj, muzikaj, historiaj, religiaj, politikaj kun partopreno de publicistoj kaj politikistoj. Landa Konsilio pri Radiofonio kaj Televido klasifikis la stacion kiel programe universalan.

Plimultas konvinkoj kaj opinioj dekstraj-konservativaj, nsprimataj de "neamaskomunikila naci-dekstra fluo", i.a. fare de Jerzy Robert Nowak, Stanisław Krajski, Witold Gadowski, Jan Pospieszalski. Parto de eldiroj kritike pritaksis multajn agojn de Rajto kaj Justeco kaj prezidenton Andrzej Duda.

Pluraj programoj estas dissendataj de Londono (Britio), Dublino (Irlando), Vilno (Litovio), Minsko (Belorusio)), Ljubljano (Slovenio) kaj Bejruto (Libano). La radiostacio kunlaboras kun pola diasporo en Ĉikago (Usono) kaj korespondantoj el kelkaj subŝtatoj de Usono. Oni ankaŭ informas pri Usono, Kanado kaj Mez-Orienta Eŭropo. Multaj korespondantoj laboras en Varsovio, Krakovo, Bjalistoko kaj Vroclavo.

Aktiveco redakti

Novembre 2012 Radio Wnet eldonis muzikalbumon de la pola repisto Tadek Niewygodna prawda (Maloportuna vero).

En 2017 okaze de la 100-a datreveno de la revelacioj de Fatima kaj la 200-a mortodatreveno de Tadeusz Kościuszko okazis specialaj programoj.

La radio prezentas lecionojn pri Vikipedio kaj funkciigis sian Akademion. Materialoj kreitaj por la servilo estas alireblaj en la retpaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti