Radioprogramado estas la enhavo, kiu elsendiĝas de radiostacioj.

Dum la frua epoko de radiofonio kutime regis ekvilibro de komedio, dramo, novaĵo, muziko kaj sporta raportado. Usona radioprogramado inkluzivis la plej faman holivudan talenton de la epoko. Radiofoniaj popularaj dramoj (angle soap operas) ekis en Usono en 1930 kun Painted Dreams (Pentrataj sonĝoj). Kvankam la plejparta uzado de radiofonio estis por parolata distraĵo, la Grand Ole Opry, kiu en 2006 estis la plej longdaŭra radioprogramo, havis (kaj havas) la fokuson je elsendado de kontrea muziko (country music) ekde la eko en 1925.

Dum la malfruaj 1940-oj kaj fruaj 1950-oj televido forprenis la popularecon de radiofonia komedio, dramo kaj varieteoj. En la malfruaj 1950-oj, radiofonia elsendado prenis la kutiman formon, kiun ĝi havas hodiaŭ — kun forta fokuso je muziko, novaĵo, kaj sporto, kvankam dramon eblas aŭdi plu, speciale en la BBC.

En Britio dum la 1950-oj radiofonia elsendado estis superregata de la institucio BBC. Ŝatantoj de rok- kaj pop-muziko, malkontentaj pri la elsendado de la BBC, ofte aŭskultis la anglalingvan Radion Luksemburgio (angle: Radio Luxembourg). Dum la post-1964-a epoko, okcidenteŭropa apudborda radiofonio (kiel Radio Caroline, elsendanta de ankrataj ŝipoj aŭ enmare forlasitaj fortikaĵoj) helpis plenumi la postuladon je pop- kaj rok-muziko. La BBC lanĉis sian propran pop-muzikan stacion, BBC Radio 1, en 1967.

En Suda Azio, Radio Ceylon (Radio Cejlono, la plej malnova radiostacio en la regiono) estis la "Reĝo de la Radiondoj" dum la 1950-oj kaj 1960-oj. Elsendado en Cejlono lanĉiĝis de brita inĝeniero Edward Harper en 1925. Radio Ceylon fariĝis publika korporacio en 1967 kaj renomiĝis kiel la Sri-Lanka Elsendada Korporacio (angle: Sri Lanka Broadcasting Corporation), kiam la insulo respublikiĝis en 1972.

Lastatempe estis reviviĝo de intereso pri tio, kio nun nomiĝas la "ora epoko de radiofonio" kaj transvivantaj radioprogramoj interŝanĝiĝas kaj kolektiĝas en bobeno-al-bobena, kaseda, KD-a, kaj MP3-a formatoj.