Radio (komunikilo)

(Alidirektita el Radistacio)

Radio (komprenita kiel radiofonio aŭ radiodisvastigo, terminoj ne precize sinonimaj) estas komunikilo surbaze de la dissendo al senlimita kvanto de aŭskultantoj pere de radiondoj de aŭdosignaloj en la formo de parolado, muziko kaj aliaj aŭdaj efektoj aŭ aŭda informo tra etero, sed ankaŭ tra drataj retoj (drata radio) aŭ en la retoj kun komunikado per pakaĵoj (ekzemple la Interreto). Radio estas unu el la ĉefaj amaskominikiloj uzata por diskonigo de informo, agitado, propagando kaj alfabetigo. Tiu vorto havas ankaŭ aliajn signifojn (Vd la apartigan paĝon radio).

Stacio kaj turo de radielsendejo, oni vidas du parabolajn antenojn de satelitaj ligoj.
Alia turo de radiotransmisiado.

La ĉefa trajto de radio estas transdono de informo laŭ la modelo "de unu al multaj", t.e. al pli ol unu abonanto, kaj ofte laŭ antaŭdifinita horaro.

Radiostacio [1] estas loko, kie oni sendas kaj/aŭ ricevas radioelsendojn.

En elektroniko kaj telekomunikado, radiosendilo kaj radioricevilo estas elektronikaj aparatoj kiuj, kun la helpo de anteno, elsendas kaj respektive ricevas radioondojn.

Etimologio redakti

La termino “radio” devenas de latina vorto radius, signifante “radspokon", "lumradion” aŭ "stangon". Ĝi unuafoje aplikiĝis relate al komunikiloj en 1881 kiam, laŭ la sugesto de franca sciencisto Ernesto Merkadiero (france: Ernest Mercadier), Aleksandro Grahamo Belo (angle: Alexander Graham Bell) formulis la novan anglan vorton radiophone (esperantliterumite: REJdiofon) kiel alternativa nomo por sia photophone (esperantliterumite: FOtofon), kiu estis la optika elsendo-sistemo inventita de Belo mem kun Karlo Sumnero Tejntero (angle: Charles Sumner Tainter, esperantliterumite Ĉarlz SAMner TEJNter), kaj kiu ankaŭ estis la antaŭiraĵo de la hodiaŭaj komunikiloj uzante optikajn fibrojn. Tamen, la originala tiel-nomata radiophone ne vaste adoptiĝis, liberigante la vorton radio por ĝia pli malfrua uzo.[2]

La uzo de radio (esperantliterumite: REJdio) en la angla, por signifi la sencon de "sendrata dissendo de voĉaj signaloj per radiaj ondoj" unuafoje atestiĝas en 1907, kiel abstraktaĵo de la pli fruaj kombinaĵoj radiophone de 1881 (vidu supre), radio-telegraphy (esperante: "radio-telegrafio") de 1898, kaj radio-receiver (esperante: “radio-ricevilo”), de 1903. Tiom malfrue kiom julio 1921 la ĵurnalo The New York Times priparolis la inventaĵon kiel wireless telephony (esperante: "sendrata telefonio"), kaj la sola vorto wireless (esperante: "sendrata") restis pli vaste uzata ol radio en usono ĝis la Dua Mondmilito, kiam la preferoj de la usona militistaro por radio influis la publikon preferi la lastan. Kiel priskriba substantivo kiel en radio station (esperante: "radio-stacio") aŭ radio service (esperante: "radio-servo”) ĝi atestiĝas ekde 1920, kaj radio shack (esperante: “radio-dometo”), signifante malgrandan konstruaĵon por enŝirmi radio-aparatoj, atestiĝas unuafoje en 1946. La uzo de radio kiel angla verbo (t.e. "sendi mesaĝon per radio") unuafoje atestiĝas en 1916. [3]

Historio redakti

La unuaj dissendoj por regula distro komencis en 1920 en Argentino.[4] La unua regula kaj informa dissendejo estas konsiderata de multaj aŭtoroj la stacio 8MK (nune WWJ) de Detroit (Usono) apartenanta al la ĵurnalo The Detroit News kiu ekfunkciis la 20an de aŭgusto de 1920, kvankam multaj aŭtoroj opinias, ke estas la KDKA de Picburgo kiu ekelsendis novembre de 1920, ĉar ĝi akiris komercan permesilon antaŭ tiu alia.

Historio de Radiofonio (elsendaĵoj, personoj, ktp) redakti

Famaj aŭ historiaj elsendaĵoj redakti

Dum la Unua mondmilito, la unua dissendo pri radiofonio el radiostacio instalita en kromkonstruaĵoj de la reĝa loĝejo (la belga palaco de Laeken), okazis je la 28-a de marto 1914, ĉe la instigo de la reĝo de la belgoj, Alberto la 1-a. La unua temo inkludis koncerton honore de la reĝino Elizabeth. Por eviti, ke ĝi falu al en germanaj manoj dum la invado de Belgio, la anteno estis dinamitita[5].

En 1920 sendrataj dissendoj por distrado komenciĝis en Britio fare de la Marconi Research Centre (2MT) ĉe Writtle proksime de Chelmsford, Anglio. Fama elsendo de la fabriko de Marconi New Street Works en Chelmsford estis kiam la fama sopranulo "damo Nellie Melba", je la 15-a de junio 1920, kantis du ariojn kaj aŭdigis ŝian faman trilon. Ŝi estis la unua artisto de internacia renomo partoprenante al rektaj elsendoj.

En Francujo, inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, la aŭkultantaro estis limigita al malmulto da entuziasmuloj, kiuj kapablis fari mem siajn proprajn ricevilojn[6]. La historiisto Eric Hobsbawm raportas, ke, en Usono, tiu amaskomunikilo, preskaŭ nekonata en la fino de la Unua mondilito, atingis dek milionojn da hejmoj en 1929, pli ol dudek sep milionoj en 1939 kaj super kvardek en 1950, li aldonis ĉitiun, "la radio transformis la vivojn de la malriĉuloj, kaj ĉefe dommastrinoj, kiel nenio alia faris antaŭe. De nun la plej soluloj ne plu devus esti tute izolitaj. Ili havus al sia dispozicio la tutan gamon da tion, kio koncernus dirojn, kantojn, ludojn aŭ ĉiujn aliajn esprimojn per sono."[7]

Dum la Dua mondmilito, la voĉoj de la belgaj elsendoj - instalitaj en la BBC stacio de Londono - estas de la franca Victor de Laveleye kaj de la nederlanda Jan Moedwil. Estas Victor de Laveleye, kiu lanĉis la "V"-signon al la belgoj kiuj aŭkultis, malgraŭ la germana malpermeso, la belgajn voĉojn de Londono. Tiu signo de "V" pri "venko", kiu la belgoj povis facile kaj diskrete fari kun la montrofingro kaj la mezfingro de la mano, sub la okuloj de la okupantoj, havis grandan sukceson en Belgio. Ĝi eĉ disvastiĝis ekster la lando kaj estis prenita kaj adoptita de Winston Churchill, kiu elmontris ĝin publike, tielmaniere ke la invento estis atribuita al li.

Radioreĝisoroj kaj aliaj kreuloj redakti

Ĉisube estas listo de kelkaj radiofamuloj:

Longdistanca radio redakti

Ju pli ondolongo estas granda, des pli granda estas la distanco, laŭ kiu eblas ricevi utilajn dissenditajn signalojn tra la atmosfero; longondo preterpasas, pli facile ol mallongondo, obstaklojn kiel domegoj, montetoj.

Sed elsendo de grandaj ondolongoj necesas grandajn elektromagnetajn povumojn. Tiale, tia teĥniko estas uzata de naciaj publikaj stacioj aŭ de grandaj privataj kompanioj. Sed por malaltigi tian povumon, aparta sistemo de transmisio elvolviĝis: la amplitudmodulado per ununura flanka bendo (angle Single-sideband modulation, SSM), laŭ kiu parto de la elektromagneta spektro forigitas el la klasika spektro de kutima modulita signalo; ĝi uzatas en aeronaŭtiko, ŝipkomunikado, armeo aŭ amatora radio.

Pro la fakto ke la Tero estas globo, por ke la radioondoj atingu grandajn distancojn, oni devas meti antenojn sur la pinto de altaj turoj (ekz. Eiffel-Turo en Parizo) aŭ de montoj (ekz. Monto Washington en Nov-Hampŝiro), kaj tamen necesas aldoni kromajn antenojn por transmisioj al miloj da kilometroj. Tial, malgraŭ ke mallongondoj kutime taŭgas pri rektaj transmisioj je mallongaj distancoj, ili utiligatas por transkontinenta elsendado, pro sia propreco (kiam atmosferaj kondiĉoj favoras) de reflektado sur la jonosfero, uzante malmulte kostajn aparatojn kun malgrandaj antenoj. Pro ĉiutiaj proprecoj, mallongondoj uzatas de vasta gamo da operatoroj.

Loka radio redakti

Ekde la 20-a jarcento, radioj kun malaltaj elsendopovumoj aperis kaj organizatis sub la ideo de libera radio kaj komunuma radio, kun la ideo de opono al la mesaĝoj de publikaj kaj komercaj radioj kaj permesis pli grandan proksimecon kun lokaj komunumoj en malsamaj partoj de la mondo. Ĉi tiu tipo de radiostacioj uzas malgrandan eligan povumon. Por la transmisio de sonoj estas uzata frekvencmodulado (FM) de portanta frekvenco aŭ amplitudmodulado (AM) ĉe ultramallongondo.Tiu teknologio kombinita kun aliaj malmultekostaj ekipaĵoj (intermikso, sonreprodukto, filtrilo, anteno), permesas nun facile transmisii siajn proprajn mesaĝojn al la aero.

Interreta radio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interreta radio.

Hodiaŭ radio per Interreto antaŭas rapide, tiele ne bezonas uzi radioaparaton. Tial, multaj grandaj radiostacioj komencas dissendi ankaŭ per interreto, la unua kaj plej simpla estas la konsultado per lineo, kiu atingas tutmondan aŭskultantaron; fakte ĝi rivalas kun televido, kiu estas ankaŭ rete kunligita dank' al la disvolviĝo de interreto kun larĝa bendo. Interesa varianto de interreta radio estas la podkasto, kiu konsistas el elŝuti programon, simple uzante aŭdilon, komputilon kaj retpaĝon por ŝargi aŭdodosierojn.

Cifereca radio redakti

Nuntempe ekzistas tri sistemoj de radioj kun monda disvastiĝo: DAB (angle Digital Audio Broadasting, cifereca aŭd-radiofonio), IBOC (angle In-band on-channel, hibrida metodo de cifereca kaj analoga radiofonio super sama frekvenco) kaj DRM (angle Digital Radio Mondiale, cifereca radio monda). Pili kaj pli ciferecaj radioj anstataŭigas analogajn radiojn.

Radio kaj esperanto redakti

Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu:

Kanaloj redakti

Ĉisube estas kelkaj ekzemploj de kanaloj.

Notoj redakti

  1. Vd la difinon de radiostacio [1] en NPIV
  2. https://en.wikipedia.org/wiki/Radio, https://en.wikipedia.org/wiki/Photophone
  3. http://www.etymonline.com/index.php?term=radio
  4. Las mil y una curiosidades de Buenos Aires (La mil unu kuriozaĵoj de Bonaero, Diego M. Zigiotto, Grupo Norma, ISBN 978-987-545-483-5, jaro 2008. (hispane)
  5. Henry M. de Gallaix, Destruction of the Brussels Radio Station in 1914 (Detruo de la brusela radiostacio en 1914), el An Eyewitness (angle) (Radio Amateur News (Novaĵoj de amatora radio), novembro 1919). Alirita 2015.[rompita ligilo]
  6. Rémy Rieffel. (2005) 'Sociologie des médias (Sociologio de amasmedioj) (france), p. 184/223. ISBN 2-7298-2445-6.
  7. Eric Hobsbawm, L'Âge des extrêmes, Histoire du court XXéme siècle (1914-1991) (La epoko de ekstremoj, 1914-1991), komplekso, 2003, p.260. (france)

Vidu ankaŭ redakti