La radiuloj aŭ radisimetriaj animaloj (Radiata) estas bestoj el inter de la eŭhistaj animaloj, kiuj montras radian simetrion. La sistemigo al la Radiuloj ŝanĝiĝis dum la sistematika historio. Oni alsistemigis iutempe ankaŭ la ekinodermojn, kiujn oni nun sistemigas al al duflanke simetriaj animaloj, ĉar dum la frua ontogenezo montras duflankan simetrion.

Moon jellyfish, Aurelia aurita
Moon jellyfish, Aurelia aurita
Ohrenqualle.JPG
Ohrenqualle
Radiuloj (Stephoidea) en Kunstformen der Natur (1904) de Ernst Haeckel.

Thomas Cavalier-Smith priskribis en 1983 subregnon nomatan Radiata, kiu konsistas el kladoj spongoj, miksozooj, placozooj, kniduloj kaj ktenoforoj, tio estas ĝi entenas ĉiun animalan kladon, kiuj ne aperas en l Bilateria.

Lynn Margulis kaj K. V. Schwartz sistematigis „kvin regnojn" kaj en la Radiuloj restis nur la kniduloj kaj al ktenoforoj. La kladistika sistematiko ne rekonas klado la radisimetriajn animalojn. La Radiuloj - el tiu vidpunkto - estas grupo de la dudermuloj (diploblastikaj) (plimulto de la plurĉeluloj havas tri dermojn): kun ekto- kaj endodermo. (LA sistematiko de Cavalier-Smith aldonas ankaŭ la unudemulajn animalojn kiel ekz. la spongojn.)

Plej novaj esploroj montras, ke la radia simetrio evoluis eĉ post elformiĝos de la duflanka simetrio. La libere naĝantaj larvoj de la kniduloj (planulo) montras duflankan simetrion. La ktenoforoj havas duradian simetrion.