Radoje Domanoviĉ

Radoje Domanoviĉ estas serba rakontisto kaj satiristo. Gimnazion li studis en urbo Kragujevac kaj Filozofian fakultaton en Beogrado. Post la studoj, li oficis kiel profesoro en Vranje, Pirot kaj Leskovac. En la jaro 1898 li estis eksigita je ofico pro politikaj motivoj, kaj ĝis 1900 li vivtenis sin el literaturo kaj ĵurnalismo. Tiam li estis nomita skribisto en la Ministerio pri Instruado, kaj en 1902 reeksigita, pro politikaj aferoj. En 1903 kaj 1904 li vojaĝis al Munĥeno kaj en la jaro 1905 li estis nomita ĉefkorektisto de la Ŝtata Presejo. En tiu tempo li redaktis “Stradija” (“Suferio”), satiran politikan gazeton.

Radoje Domanoviĉ
Radoje Domanovic.PNG
Persona informo
Радоје Домановић
Naskiĝo 4-an de februaro 1873 (1873-02-04)
en Ovsište, Flag of Serbia (1835–1882).svg Princlando Serbio
Morto 4-an de aŭgusto 1908 (1908-08-04) (35-jara)
en Beogrado
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Belgrade New Cemetery [#]
Lingvoj serba [#]
Ŝtataneco Reĝlando Serbio [#]
Alma mater Universitato de Beogrado • First Kragujevac Gymnasium [#]
Profesio
Okupo verkistoinstruisto • sciencfikcia verkisto • ĵurnalisto • redaktisto [#]
Aktiva dum 1893– [#]
Verkado
Verkoj The Leader [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la jaro 1899 li publikigis en Poĵarevac la duvoluman “Pripovetke” (“Rakontoj”). En 1902 li publikigis “Čiča Mita” (“Onklo Miĉjo”), rakonton el la serba vivo, kaj liajn plejn fortajn satirojn: “Vođa” (“Gvidanto”), “Danga” (“Stampo”), “Kraljević Marko po drugi put među Srbima” (“Reĝido Marko por la dua fojo inter la Serboj”). En la jaro 1903 oni eldonis “Tri priče za omladinu” (“Tri rakontoj por la junularo”). En 1905 oni eldonis selekton el lia verkaro sub titolo “Pripovetke” (“Rakontoj”).

La plej konata estas satira rakonto “Stradija”, aperinta en la jaro 1902 en Beogrado, per kiu li sin postulis kaj konfirmis kiel la plej originala kaj la plej akra satira verkisto serba. Li vivis en tempo de ardaj bataloj politikaj, sarkasma laŭnature, akra kaj agresiva spirito, li forte kaj senkompate atakis la tiutempajn politikajn kaj sociajn cirkonstancojn.

En Esperanto aperisRedakti

La unua lia satira rakonto kiu estas tradukita en esperanto, “Razmišljanje jednog običnog srpskog vola” (“Meditado de ordinara bovo serba”) aperis en 1902, kaj en esperanto tradukiĝis en 1957 en Ljubljano fare de serba esperantisto Petar Stefanoviĉ en kolektiva kolekto Tri satiroj kun verkoj el Branko Ĉopiĉ kaj Fran Milčinski.

Eksteraj ligilojRedakti