Raesfeld

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

La komunumo Raesfeld [ˈraːsˌfɛlt] estas komunumo en Germanio. Ĝi situas en la okcidenta Monastera lando en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo apartena al la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. La teritorio apartenas al la naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando.

Raesfeld
Blazono
Raesfeld (Germanio)
Raesfeld (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro distriktaro Monastero
Distrikto distrikto Borken
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 0 28 65
Poŝtkodo 46348
Aŭtomobila kodo BOR
Oficiala Municipokodo 05554040
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Udo Rößing
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Weseler Str. 19
Demografio
Loĝantaro 11832 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 46′ N, 6° 50′ O (mapo)51.7666666666676.8333333333333Koordinatoj: 51° 46′ N, 6° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 59 m
Areo 57,81 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-raesfeld.de
vdr

Geografio redakti

Geografia Situo redakti

Raesfeld situas en la sudokcidento de la Monastera lando en la Naturparko Hohe Mark. Sur la norda komunuma teritorio fontas la Issel.

Komunuma teritorio redakti

La nuna komunumo Raesfeld ekestis en la jaroj 1969-1975 el la antaŭe memstaraj komunumoj Raesfeld, Erle, Homer kaj la norda parto de Overbeck. krome ekzistas la lokoj Freiheit, Winkelschulte, Westrich, Homer, Brink, Möllmann, Femeiche, Östrich kaj Löchte

Najbarkomunumoj redakti

Tujaj najbarurboj de Raesfeld estas Rhede, Borken kaj Heiden en la distrikto Borken, Dorsten en la distrikto Recklinghausen samkiel Schermbeck kaj Hamminkeln en la distrikto Wesel.

Historio redakti

 
la urba akvokastelo

En 889 Raesfeld estis unuafoje dokumentita kiel „Hrothusfeld" en la urbario de la monaĥejo Werden.

Ĉ. 1117 oni konstruis norde de la vilaĝeto ene de nealirebla marĉotereno turmonteta kastelo nome kastelo Kretier. La unua konata kastelestro estis ĉ. 1170 Rabodo von dem Berge. Li verŝajne estis ankaŭ la fondinto de la preĝejo de Raesfeld, ĉirkaŭ kiu ekestis la hodiaŭa vilaĝo. Tuj post la vendado de la kastelo al la kavaliro Ritter Symon von Gemen en 1259 ĝi forbrulis. Anstataŭe Symon konstruis surloke de la hodiaŭa kastelo novan kastelon kaj post sin nomis Symon de Rasveld.

Sekve de la Monastera Monaĥeja Malpaco somere 1458 landskneĥtoj de la urbo Bocholt sturmis la vilaĝon kaj forbrulis la preĝejan turon. Per indulgencleteroj oni financis la rekonstruon ĝis 1515. En la jaro 1560 plua brulego detruis grandan partojn de la vilaĝo.

La kastelo transiĝis fine de la 16-a jarcento al la regantoj de Velen. [Aleksandro la 2-a de Velen, la vestfalia Wallenstein, atingis dum laTridekjara Milito altan famon kaj finkonstruis la malnovan kastelon ekde 1643 ĝis 1658 en rezidejan kastelon frubarokan . La vilaĝo tamen suferis dum la Tridekjara Milito samkiel ankaŭ cent jarojn post dum la Sepjara Milito plurfoje pro okupado, elrabado kaj enloĝigoj de soldatoj de diversaj partioj.

La 26-an de novembro 2005 en Raesfeld oni proklamis katastrofalarmon. Pro fortega neĝado antaŭan tagon kun novneĝonivelo de 30 ĝis 50 cm multaj elektropilonoj kolapsis. Krome multnombraj linioj por alta tensio disŝiriĝis, ĉar ili ne eltenis la pezon de la ĉirkaŭa glaciblendaĵo kaj la fortan ventegon. En la centro de Raesfeld tiel mankis elektro dum ĉ. kvin horoj.

En aprilo kaj majo 2006 en Raesfeld furiozis la klasika porkopesto. Tri infektadoj ene de ĉ. 40 tagoj kaŭzis, ke ĉiuj porkoj ene de la kvarantenozono devis esti mortigitaj. Eŭropa Unio dekretis totalan malpermeson de bestotransportoj ene de Nordrejn-Vestfalio.

Enkomunumigoj redakti

 
Akvokastelo Raesfeld

La hodiaŭa komunumo Raesfeld estiĝis el pluraj enkomunumigoj. Je la 1-a de julio 1969 ĝi enkomunumigis la antaŭe memstaran komunumon Homer. Je la 1-a de januaro 1975 oni kunigis la antaŭe memstaran komunumon Erle kaj nordan parton de la antaŭe memstaraj komunumo Overbeck kun Raesfeld.[1]

Loĝantoevoluo redakti

Jaro Loĝantoj[2]
1816 1616
1817 1634
1819 1665
1820 1566
1821 1560
1822 1557
1825 1602
1828 1631
1831 1709
1834 1754
1837 1752
1840 1811
1843 1820
1846 1801
1849 1744
1852 1787
1855 1781
1858 1757
1861 1769
Jaro Loĝantoj[3]
14-a de septembro 1950 4.939
6-a de junio 1961 5.365
27-a de majo 1970 6.097
31-a de decembro 1974 6.641
31-a de decembro 1979 7.471
31-a de decembro 1984 8.368
31-a de decembro 1989 9.675
31-a de decembro 1994 10.337
31-a de decembro 1999 10.945
31-a de decembro 2004 11.326
31-a de decembro 2005 11.280


Politiko redakti

komunuma konsilantaro redakti

Post l komunumbalotoj de 2004 kun partopreno de 68,2% rezultiĝas jena seĝodisdono en la komunuma konsilantaro de Raesfeld:

Partnerkomunumoj redakti

La plej longdaŭra partnereco ekzistas kun la nederlanda loko Wehl, kiu apartenas al la komunumo Doetinchem, krome ekde 1990 ekzistas partnereco kun la meklenburga urbo Dömitz kaj ekde 2005 plua partnereco kun la pola komunumo Kobierzyce en distrikto vroclava.

Blazono redakti

Jen la heraldika priskribo de la blazono de la komunumo Raesfeld: „Dividite per ruĝa kaj flava, antaŭe flava turo, malantaŭe du fostece starigitaj sciuroj".[4] La turo sur la blazono reiras al la marka turo de la kastelo. La koloroj kaj la sciuroj originas el la blazono de Erle, kiu reiris al la blazono de la nobelfamilio Ichorne el la 13-a ĝis 15-a jarcento. Antaŭ la enkomunumigo de la komunumo Erle la blazono de la komunumo Raesfeld estis dividita de blu kaj flava, antaŭe la turo kaj malantaŭe tri ruĝaj merletoj. La merletoj originis el la blazono de la nobelarfamilio de Velen.[5][6]

Esperanto en la proksimeco redakti

 

Kontakto: Ludger Schméink (Ludgero Ŝmeink) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand Arkivigite je 2010-07-17 per la retarkivo Wayback Machine

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Plej konata vidindaĵo estas la akvokastelo Raesfeld kun la kastelkapelo St. Sebastian. En la vilaĝa Schlossfreiheit (setlejo tuj najbare kun la kastelo) krome troviĝas muzeo pri loka historio de la Dua Mondmilito en Raesfeld. La lima bestĝardeno apartenas al la malmultaj konservitaj el la renesancepoko. La moderna vizitanta kaj informa centro montras aldone la natur- kaj kulturhistorian permanentekspozicion Auftritt einer Kulturlandschaft – Renaissance-Tiergarten Raesfeld. [Surscenejiĝo de kulturpejzaĝo – renesanco-bestĝardeno Raesfeld] La bestĝardeno estas enligita den la European Garden Heritage Network.

En la komunumparto Erle staras unu el la plej maljunaj kverkoj de Germanio: la supozeble pli ol mil jaroj aĝa proskribokverko. Sude de la vilaĝo Erle staras monumentprotektata ventmuelejo el la jaro Jahr 1848.

Regulaj aranĝoj redakti

  • Historia Kappesmarkt
  • Adventfoiro en la kastelkortego
  • Granda kamparanfoiro sur la bieno Süthold la 2-an dimanĉon en junio
  • Bierĝardena festo sur la urbodoma placo
  • Junggesellen-Schützenfest [fraŭla milicifesto]
  • Allgemeines Schützenfest [ĝenerala milicifesto]
  • Benefickoncertoj en la junulardomo

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

Trafiko redakti

La naciaj ŝoseoj B 224 (Raesfeld - Dorsten - Asindo - Wuppertal) kaj B 70 (Wesel - Raesfeld - Borken - Metelen - Rheine) kondukas al la proksimaj ĉefŝoseoj A 31 kaj A 3.

La publikan persontrafiko je mallonga distanco plejparte estas provizata de la aŭtobusa entrepreno Westfalen Bus GmbH kadre de la Trafikligo Monasterlando samkiel per buslinioj de la Vestische Straßenbahn kadre de la Trafikligo Rejno-Ruhr. La plej proksimaj fervojstacioj troviĝas en Borken, Dorsten kaj Wesel.

Literaturo redakti

  • Adalbert Friedrich: Rund um den alten Kirchturm. Ein Lesebuch über Raesfeld und seine Kirchengemeinde in 15 Kapiteln. Katholische Pfarrgemeinde St. Martin, Raesfeld 1985
  • Adalbert Friedrich: Schloß Raesfeld – von der Ritterburg zum Handwerkerschloß. Verkehrsverein Raesfeld e. V., Raesfeld 1990
  • Ingrid Sönnert: Von Bauersleuten, Spinnerinnen und Handwerkern. Die Bevölkerung von Raesfeld, Erle und Homer 1498-1806. Raesfeld 1994. ISBN 3-9804028-0-0
  • Ingrid Sönnert: Damals … Menschen und Geschichte(n) aus Raesfeld, Erle und Homer. Raesfeld 1997. 3-9804028-1-9

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Gemeinde Raesfeld: Hauptsatzung. §1 Gemeinde und Gemeindegebiet. (PDF, 20 kB)[rompita ligilo]
  2. Ingrid Sönnert: Von Bauersleuten Spinnerinnen und Handwerkern. Die Bevölkerung von Raesfeld, Erle und Homer 1498-1806. Raesfeld 1994. S. 187
  3. Gemeinde Raesfeld / www.gemeinde-raesfeld.de. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-04-14.
  4. Gemeinde Raesfeld: Hauptsatzung. §2 Wappen, Siegel und Flagge. (PDF, 20 kB)[rompita ligilo]
  5. Kreis Borken / www.kreis-borken.de : Wappen der Städte und Gemeinden im Kreis Borken und ihre Entstehungsgeschichten[rompita ligilo]
  6. Ralf Hartemink / www.ngw.nl : Raesfeld

Eksteraj ligiloj redakti