Rafael Arnaiz Barón

Rafael ARNAIZ BARÓN (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1911 en Burgos, mortinta la 26-an de aprilo 1938 en Palencia) estis hispana trapisto kaj mistikulo kaj estas sanktulo romkatolika. Li estis la unua trapisto kiu sanktigitis.

Rafael Arnaiz Barón
Persona informo
Naskonomo Rafael Arturo Álvaro José de la Inmaculada Concepción y San Luis Gonzaga Arnaiz Barón
Naskiĝo 9-an de aprilo 1911 (1911-04-09)
en Burgoso
Morto 26-an de aprilo 1938 (1938-04-26) (27-jaraĝa)
en San Isidro de Dueñas
Mortokialo diabeto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo • monaĥoreligiulo
vdr

Vivo redakti

Originante el riĉa nobela familio li frekventis inter 1920 kaj 1922 kiel eksternulo la kolegion de la jezuitoj en Burgos. Post translokiĝo al Oviedo li iĝis lernanto ĉe la tiea jezuita kolegio; tie li trapasis la abiturientan ekzamenon. En 1930 li komencis studi arkitekturon ĉe la Teknika altlernejo de Madrido. En septembro ĉi-jara li estis la unuan fojon en la Abatejo Sankta Izidoro en Dueñas. De januaro 1933 ĝis julio 1933 li soldatis antaŭ komenco de novicado en la 15.1.1934 ĉe la trapistoj. Pro sanecaj kialoj (li suferis je diabeto) necesis lia forlaso. Reveno sukcesis en la 11.1.1936, ne kiel novico sed kiel oblato ĉar vivo sub duraj kondiĉoj de profesmonakoj ne plu eblis. Post ok monatoj enklostraj li vokitis je la armiloj dum la Hispana Enlanda Milito. Post kelkaj monatoj li forsenditis kiel militsentaŭgulo. Post reveno al la trapistoj venis nova diabeta ŝoko pro kio li devis eliri la monaĥejon triafoje en la 7.2.1937. En sia taglibro li interpretis siajn klostrajn enirojn kaj elirojn provo de Dio.[1]

Definitiva enloĝo de la lazareta sekcio en la monaĥejo estis ekde la 15.12.1937. Lia sanstato pli kaj pli malpliboniĝis kaj en la 17.4.1938 la abato deklaris lin honora monaĥo en la 17.4.1938. La febratakoj estis komenciĝintaj en la 22.4. Post eta agonio li mortis en la 26.4. kaj entombigitis unue sur la klostra tombejo. En la kuro de la proceso pri beatigado liaj ostoj transportitis en 1965 en tombon en la uestan alon de la kovrita promenejo de la monaĥejo. Fine troviĝas lia tombo, ekde 1972 en kapelo de la abateja kirko.

Liaj leteroj, notoj kaj taglibreroj atestadas sian simplan, infanan, intiman kaj senkondiĉan amon de Dio kaj sian neneŝanceleblan jeson akcepti pasionon.

Levo al la altaroj redakti

En 1960 ekis proceso pri beatigo fare de la abato de Izidoro-monaĥejo. En 1989 lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a deklaris fraton Rafael modelo de imitado de Kristo okaze de la Monda Junulara Tago en 1992 en Santiago de Compostela. La beatigo efektiviĝas enla 27.9.1992. Sanktigo estis fare de papo Benedikto la 16-a je la 11.10.2009 en la Baziliko Sankta Petro. Liturgia festotago lia estas la 26-a de aprilo.

Referencoj redakti

  1. Ingrid Mohr (1996) p. 503 kaj 505

Literaturo redakti

  • Gonzalo Maria Fernández: "God alone. A spiritual biography of Blessed Rafael Arnáiz Barón", Cistercian Publications, Kalamazoo 2008, ISBN 978-0-87907-014-4
  • Ingrid Mohr (eld.): Nur Gast auf Erden? Rafael Arnáiz Barón. Mystiker und Mönĉ. Erstmalige deutsche Gesamtausgabe seiner Schriften. Bernardus-Verlag, Langwaden 1996, ISBN 3-910-08237-8.
  • Ingrid Mohr (eld.): Wenn ich tausend Leben hätte. Rafael Arnáiz Barón – Student, Künstler, Mönch und Mystiker. Bernardus-Verlag, Langwaden 2006, ISBN 3-8107-9419-8.

Eksteraj ligiloj redakti