Rafael Cansinos Assens

Rafael CANSINOS Assens (Sevilo, 24a de novembro 1882 – Madrido, 6a de julio 1964) estis hispana verkisto, poeto, romanisto, eseisto, literatura kritikisto, hebreisto kaj tradukisto apartenanta al la generacio de 1914novecentismo. Li estis grava verkisto de sia epoko kaj konatulo kaj kunlaboranto kun multaj verkistoj siatempe.

Rafael Cansinos Assens
Persona informo
Rafael Cansinos Assens
Naskiĝo 24-an de novembro 1882 (1882-11-24)
en Sevilo
Morto 6-an de julio 1964 (1964-07-06) (81-jaraĝa)
en Madrido
Tombo San Justo Cemetery vd
Lingvoj hispanafrancagermana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto • literaturkritikisto • romanisto • hebreisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La patra branĉo, «Cansino», estis konscia meze de la 19-a jarcento pri sia eks-juda heredo, kio kondukis al la tre juna Rafael esploradi pri la deveno de sia familinomo, kaj trovis pruvojn de familia pasinteco markita de la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492 kiu dividis la familiojn de sefardoj. Ekde tiam li komencis procezon de asimiliĝon al judismo, kio akompanos lin, kun diversaj malfacilaĵoj, ĝis la fino de lia vivo.

Li komencis sian literaturan karieron en ĵurnalismo kaj en kontakto kun la tiam nomata modernismo, ekzemple kun Francisco Villaespesa, Juan Ramón Jiménez, Emilio Carrere, Felipe Trigo, Rubén Darío, Rafael Lasso de la Vega, Gregorio Martínez Sierra, Carmen de Burgos, Ramón Gómez de la Serna, Antonio Machado kaj Manuel Machado, inter aliaj. Poste li aliĝis al la avangarda movado de la ultraismo, kun Guillermo de Torre, Adriano del Valle, Xavier Bóveda, Vicente Huidobro kaj Jorge Luis Borges. En sia verko El movimiento V. P., faris ironian portreto de la protagonistoj de la hispanaj avangardoj, kaj speciale de la dissolvo de la ultraismo.

Post la Hispana Enlanda Milito, la frankisma reĝimo malpermesis lian ĵurnalisman kaj verkistan aktivadon kaj li dediĉis sin al tradukado por la eldonejo Aguilar. Li tradukis rekte el la araba en la hispanan la unuan fojon la ŝlosilajn verkojn nome Mil kaj unu noktoj kaj Korano.

Verkoj redakti

Poezio kaj poezia prozo redakti

  • El candelabro de los siete brazos (psalmoj) (1914).

Eseoj redakti

  • Estética y erotismo de la pena de muerte (1916).
  • Poetas y prosistas del novecientos (España y América) (1918).
  • El divino fracaso (1918).
  • España y los judíos españoles (1920).
  • Salomé en la literatura (1920).
  • Ética y estética de los sexos (1921).
  • La nueva literatura (1917–1927), cuatro vols.
  • Los temas literarios y su interpretación (1924).
  • Los valores eróticos en las religiones: De Eros a Cristo (1925).
  • Los valores eróticos en las religiones: el amor en el Cantar de los cantares (1930).
  • Evolución de los temas literarios (la copla andaluza. Toledo en la novela. Las novelas de la torería. El mito de don Juan) (1936).
  • Los judíos en la literatura española (1937).
  • Mahoma y el Korán (1954, reeditada por Arca Ediciones, 2006).
  • Los judíos en Sefarad (1950; reeditada en Madrid, Hebraica-Arca, 2006).

Romanoj, noveloj kaj rakontoj redakti

  • La encantadora (1916).
  • El eterno milagro (1918).
  • La madona del carrusel (1920).
  • En la tierra florida (1920).
  • El movimiento V.P. (1921, reeldonita de Arca Ediciones en 2009).
  • La huelga de los poetas (1921, reeldonita de Arca Ediciones en 2010).
  • La señorita Perséfone (1923).
  • Las luminarias de Hanukah (1924). Nova eldono: Las luminarias de Janucá. Un episodio de la historia de Israel en España (Madrid, Arca, 2011).
  • Bohemia (postmorta, 2002).

Memoraĵoj kaj taglibroj redakti

  • La novela de un literato: hombres, ideas, efemérides, anécdotas (du eldonoj en tri vol.: 1982 —vol. I kaj II—, 1996 —vol. III—, 2005 —Nova eldono kompleta de la tri vol.—).
  • Diarios de la Guerra Civil (neldonitaj, verkitaj en angla, franca, germana kaj alĥamia araba).

Antologioj redakti

  • Antología de poetas persas (Arca Ediciones, 2006).
  • Bellezas del Talmud (1919, reeldonita de Arca Ediciones, 2006).