Rafael Sánchez Ferlosio
Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO estas hispana verkisto, elstara membro de la t.n. Generacio de 1950. Li naskiĝis en Romo la 4-an de decembro de 1927.
Rafael Sánchez Ferlosio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Rafael Sánchez Ferlosio | |||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1927 en Romo | ||||
Morto | 1-an de aprilo 2019 (91-jara) en Madrido | ||||
Tombo | Almudena Cemetery [#] | ||||
Lingvoj | Jukatana hispana lingvo • hispana [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Madrido • Q5838831 • College of San Jose, Villafranca de los Barros [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Rafael Sánchez Mazas [#] | ||||
Gefratoj | Miguel Sánchez-Mazas Ferlosio • Chicho Sánchez Ferlosio [#] | ||||
Edz(in)o | Carmen Martín Gaite [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • eseisto • lingvisto • historiisto [#] | ||||
Laborkampo | lingvistiko • politiko de Hispanio • Ekstera politiko de Usono • televido • creative and professional writing • prozo • eseo • historio [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | El Jarama [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas filo de la ankaŭ verkisto Rafael Sánchez Mazas, falangisto kaj ĉefrolulo de la lastatempe fama romano (kaj poste filmo) Soldatoj de Salamina de Javier Cercas.
Kvankam li famiĝis per la verkado de romanoj, li lastatempe dediĉas sin ekskluzive al la eseo kaj al la skribado de ĵurnalaj artikoloj. En 2004 Sánchez Ferlosio ricevis la premion Cervantes.
Ĉefaj verkojRedakti
- Industrias y andanzas de Alfanhuí ("Faroj kaj aventuroj de Alfanhuí", 1951), romano.
- El Jarama ("Rivero Jarama", 1955), romano.
- Las semanas del jardín ("La ĝardenaj semajnoj", 1974), eseo.
- Non Olet ("Ne odoras"), eseo.
- Rakontoj Y el corazón caliente ("Kaj la koron varma") kaj Dientes, pólvora, febrero ("Dentoj, pulvo, februaro").
- Ensayos y artículos ("Eseoj kaj artikoloj", 1992).
- El testimonio de Yarfoz ("La atesto de Yarfoz", 1986), romano.
- Vendrán más años malos y nos harán más ciegos ("Plu venos malbonaj jaroj kaj faros nin pli blindaj", 1993), penseroj kaj poemoj.
- El alma y la vergüenza ("La animo kaj la honto", 2000), eseo.
- La hija de la guerra y la madre de la patria ("La filino de l' milito kaj la patrino de l' patrujo", 2002), eseo.
- El Geco (2005)
- Glosas castellanas y otros ensayos (diversiones) (2005).
- Sobre la guerra (2007).
- God & Gun. Apuntes de polemología (2008)
- Guapo y sus isótopos (2009)
- Campo de retamas (2015)